Diessbach ĉe Büren

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Wart (Diessbach ĉe Büren))

Diessbach ĉe Büren estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Büren kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Seeland en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 891 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Diessbach ĉe Büren
Blazono de Diessbach ĉe Büren
Blazono de Diessbach ĉe Büren
Blazono de Diessbach ĉe Büren
Diessbach ĉe Büren
Diessbach ĉe Büren
Diessbach ĉe Büren
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Seeland
Malnova distrikto ĝis 2009 Büren
Koordinatoj  47° 6′ 35″ N 7° 21′ 45″ O / 47.10972 °N, 7.36250 °O / 47.10972; 7.36250 (mapo)Koordinatoj: 47° 6′ 35″ N 7° 21′ 45″ O / 47.10972 °N, 7.36250 °O / 47.10972; 7.36250 (mapo)
Nombro de loĝantoj 891
Areo 6,31 km²
Alteco 464 m super marnivelo
Poŝtkodo 3264
Komunumkodo 0385
Mapo de Diessbach ĉe Büren
Mapo de Diessbach ĉe Büren
Mapo de Diessbach ĉe Büren
vdr

Geografio redakti

Diessbach ĉe Büren situas 10 kilometrojn okcidentsudokcidente de la urbo Bielo en la Berna Lagolando. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Diessbach, la setlejoj Angel, Eichi , Hübeli, Schwerzi kaj Wart.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,31 km², de kiuj 32,2% estas kovritaj de arbaro, 59,6% servas por agrikulturo kaj 7,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Diessbach ĉe Büren limas en nordo al Dotzigen, en nordnordoriento al Büren ĉe Aro, en oriento al Schnottwil (SO), en nordoriento al Wengi, en sudo al Grossaffoltern, en nordokcidento al Lyss, kaj en okcidento al Büetigen.

Trafiko redakti

En nordokcidento tra la komunuma teritorio pasas la kantona ĉefvojo n-ro 22 de Lyss al Soloturno. La setlejo Angel situas ĉe la kantona ĉefvojo. La vilaĝon Diessbach pasas la vojo n-ro 1310 de Büetigen al Schnottwil. Per la buslinio de Lyss al Schnottwil la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Diessbach datiĝas el la jaro 1244 kiel Diespah. Kiel parto de la Senjorujo Strassberg Diessbach ĉe Büren en la jaro 1393 fariĝis havaĵo de la urba ŝtato Berno kaj estis atribuita al ties Voktejo Büren.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti