Werner Arber
Werner ARBER, nobelpremiita pri medicino en 1978, svisa civitano, naskiĝis en Gränichen (Svislando) kaj longatempe docentis pri molekula genetiko kaj nun prezidentas en la Papa Akademio de la Sciencoj.
Werner Arber | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito ![]() | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Werner Arber | |||||
Naskiĝo | 3-an de junio 1929 (94-jaraĝa) en Gränichen | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Svislando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Ĝenevo • Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko • Universitato de Bazelo vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Silvia Arber vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | biologo • genetikisto • kuracisto • universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | mikrobiologio vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Biografio Redakti
Ekde 1959 ĝis 1970 li profesoris ĉe la universitato de Ĝenevo, en 1971 translokiĝis al Bazelo por instrui mikrobiologion en la samurba universitato.
Li stampis prisciencajn siajn aktivadojn per esploro pri la meĥanismo de sindefendo de la bakterioj kontraŭ la agreso de virusoj, ricevante pro siaj malkovroj la Nobel-premion pri fiziologio aŭ medicino[1], kune kun, premiitaj pro aliaj malkovroj, Daniel Nathans kaj Hamilton O. Smith.
Liaj studoj nun rezultas bazo de la Gentekniko kaj molekula biologio[2].
Nomumita membro, kvankam religie protestanta kristano, de la Papa Akademio de la Sciencoj en 1981 kaj ĝia konsilisto ekde 1995, li elektiĝis – rekte de Benedikto la 16-a post konsultado de la membraro – prezidanto de la sama akademio en 2011
Referencoj Redakti
- ↑ https://www.nobelprize.org/prizes/medicine/1978/arber/facts/
- ↑ Dizionario Dragoni, Bergia, Gottardi
Bibliografio Redakti
- Giorgio e Dragoni, Dizionario Biografico degli scienziati e dei tecnici | 1997 | Zanichelli | Bologna| coautori=Silvio Bergia; Giovanni Gottardi
Eksteraj ligiloj Redakti
- [1] Arkivigite je 2012-10-07 per la retarkivo Wayback Machine
- [2][rompita ligilo]
- [3] “Multaj opinias ke la Eklezio negative sintenas rilate sciencon. Sed tia ne estas mia sperto. Eĉ, la Katolika Eklezio petas esti informata pri la sciencaj malkovroj plej progresintaj kaj de ili profiti... Mia-kredoinfluita de la scienco”
- [4]