Daniel Nathans
Daniel NATHANS (Wilmington, Delavaro, 30a de oktobro 1928 - Baltimoro, Marilando, 16a de novembro 1999) estis usona mikrobiologo.
Daniel Nathans | |
---|---|
Nobel-premiito ![]() | |
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de oktobro 1928 en Wilmington |
Morto | 16-an de novembro 1999 (71-jaraĝa) en Baltimore |
Tombo | Har Sinai Cemetery (en) ![]() ![]() |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono ![]() |
Alma mater | Universitato de Delavario Vaŝingtona Universitato ĉe Sankt-Luizo Washington University School of Medicine (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | biokemiisto molekula biologo mikrobiologo fiziologo ![]() |
Li doktoriĝis en la Vaŝingtona Universitato ĉe Sankt-Luizo. Laborante ĉefe en la Universitato Johns Hopkins, li uzis izolan restriktan enzimon de bakterio kun helpo de Hamilton O. Smith, por esplori la strukturon de la DNA de simia viruso nomita Papoviruso SV-40, nome la plej simpla konata viruso kiu okazigas kanceron. La konstruado de genetika mapo de la viruso fare de Nathans derivita de tiuj esploroj, estis la unua aplikaĵo de la restriktaj enzimoj en la identigo de la molekulaj bazoj de kancero. Pro tio, li ricevis kun Smith kaj Werner Arber, la Nobel-premion pri fiziologio aŭ medicino de 1978.
Eksteraj ligiloj
redakti- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Daniel Nathans en la hispana Vikipedio.