Bärschwil

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Wiler (Bärschwil))
Bärschwil
Blazono de Bärschwil
Blazono de Bärschwil
Blazono de Bärschwil
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Thierstein
Geografia situo CH1903: 602642 / 248057 (mapo)47.3833333333337.4736111111111Koordinatoj: 47° 23′ N, 7° 28′ O; CH1903: 602642 / 248057 (mapo)
Nombro de loĝantoj 870
Areo 11,20 km²
Alteco 466 m super marnivelo
Poŝtkodo 4252
Komunumkodo 2611
Mapo de Bärschwil
Mapo de Bärschwil
Mapo de Bärschwil
vdr

Pri la komunumo redakti

Bärschwil estas komunumo en la distrikto Thierstein en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 870 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio redakti

Bärschwil situas en la Soloturna Ĵuraso. La rivero Birs formas la nordan limon de la komunumo. Al la komunumo apartenas krom la Bärschwil la vilaĝo Wiler en nordo de la komunumo kaj diversaj izolitaj bienoj. Tra la komunumo fluas de sudo al nordo la rojo Modlenbach kiu apud la stacidomo de Bärschwil alfluas al Birs. La plej alta punkto de Bärschwil situas sur la monto Rechtenberg sur alteco de 947 m s.m. ĉe la limo al Kantono Ĵuraso. En sudo la monto Nider Fringeli havas altecon de 913 m s.m.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Bärschwil limas en nordoriento al Laufen (BL), en oriento al Grindel, en sudoriento al Montsevelier (JU), en sudo al Corban (JU), en sudsudokcidento al Courchapoix (JU), en sudokcidento al Vicques (JU), en okcidento al Courroux (JU), kaj en nordokcidento al Liesberg (BL).

Trafiko redakti

La kantona ĉefvojo n-ro 18 pasas laŭlonge de Birs ĉe la norda komunuma limo. Bärschwil mem atingeblas per flanka vojo de la kantona ĉefvojo. La stacidomo ĉe la fervojlinio de Bazelo al Delemonto ek de kelkaj jaroj jam ne plu estas servata de personaj trajnoj. La komunumo estas konektita al la publika transportreto per poŝataŭtolinio al Laufen.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Bärschwil datiĝas el la jaro 1194 kiel Bermeswile. En mezepoko la Monaĥejo Beinwil posedis bienojn en Bärschwil. En la jaro 1527 la episkopo de Bazelo koncedis la lokon Beinwil kun la alta kaj malalta jurisdikcio kaj la interezprivilegioj al Soloturno.[1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti