Wilhelm Wolff BEER (4a de Januaro 1797 – 27a de Marto 1850) estis bankisto kaj astronomo el Berlino, Prusio, kaj la frato de la operkomponisto Giacomo Meyerbeer.[1]

Wilhelm Beer
Persona informo
Naskiĝo 4-an de januaro 1797 (1797-01-04)
en Berlino
Morto 27-an de marto 1850 (1850-03-27) (53-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Schönhauser Allee Jewish Cemetery vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Familio
Patro Jacob Herz Beer vd
Patrino Amalie Beer vd
Gefratoj Giacomo Meyerbeer • Michael Beer vd
Profesio
Okupo selenographer • astronomokartografo • bankisto • politikisto vd
Laborkampo astronomio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Beer decidis munti privatan observatorion en Berlino, kun refraktora teleskopo de 95 mm fare de Joseph von Fraunhofer, kaj Johann Heinrich von Mädler laboris tie. En 1830 ili ekproduktis desegnojn de Marso kiuj poste iĝos la unuaj veraj mapoj de tiu planedo. Ili estis la unuaj kiuj elektis tion kio estas nuntempe konata kiel Sinus Meridiani kiel la ĉefa meridiano por la mapoj de Marso. Ili produktis ankaŭ precizan mapon de la Luno, nome Mappa Selenographica, publikigita en kvar volumoj en 1834–1836. En 1837 estis publikigita priskribo de la Luno (Der Mond). Ambaŭ estis la plej bonkvalitaj priskriboj de la Luno dum multaj jardekoj, ne superitaj ĝis la mapo de Johann Friedrich Julius Schmidt en la 1870-aj jaroj. Beer kaj Mädler faris la firman konkludon ke la trajtoj de la Luno ne ŝanĝiĝas, kaj ke tie estas nek atmosfero nek akvo.

Krom sia hobio por astronomio, li helpis al la establado de fervoja sistemo en Prusio, kaj promociis la komunumon de judoj en Berlino. En sia lasta jardeko de vivo, li laboris kiel verkisto kaj politikisto. En 1849 li estis elektita Parlamentano por la unua ĉambro de la Prusia Parlamento.

Notoj redakti

  1. Hockey, Thomas (2009). The Biographical Encyclopedia of Astronomers. Springer Publishing. ISBN 978-0-387-31022-0. Alirita la 31an de Julio 2021.

Eksteraj ligiloj redakti