Ĉi tiu artikolo temas pri generalo en "Wehrmacht". Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Burgdorf.

Wilhelm Emanuel BURGDORF (15a de februaro 1895 – 2a de majo 1945) estis germana generalo de la Wehrmacht kiu servis dum la Dua mondmilito kiel komandanto kaj staboficiro en la Germana Armeo (Wehrmacht). En oktobro 1944, Burgdorf ekhavis la postenon de Ĉefo de la Armeana Oficejo (Heerespersonalamt) kaj Ĉefo Helpanto de Adolf Hitler. En tiu posteno, li ludis rolon en la devigita memmortigo de Erwin Rommel. Ankaŭ Burgdorf mem memmortigis sin en la Führerbunker (bunkro de Hitler) la 2an de majo 1945 je la fino de la Batalo de Berlino.[1]

Wilhelm Burgdorf
Persona informo
Naskiĝo 15-an de februaro 1895 (1895-02-15)
en Fürstenwalde
Morto 2-an de majo 1945 (1945-05-02) (50-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Subskribo Wilhelm Burgdorf
Okupo
Okupo militisto
vdr

Burgdorf aliĝis al Hitler en la Führerbunker kiam la sovetoj atakis Berlinon. La 28an de aprilo 1945, Hitler malkovris, ke Heinrich Himmler klopodis negocadi kapitulacon kun la okcidentaj Aliancanoj tra la grafo Folke Bernadotte, prezidanto de la Ruĝa Kruco. Burgdorf partoprenis en la militkortumo de Hitler al Hermann Fegelein, ligilo de Himmler kiel oficiro de SS kaj bofrato de Eva Braun. Prezidis la kortumon la SS-Generalo Wilhelm Mohnke, kaj krome partoprenis la SS-Generalo Johann Rattenhuber kaj la Generalo Hans Krebs. Fegelein estis tiom ebria ke li ploris, vomis kaj estis malkapabla stari; li eĉ pisissur la planko.[2]

La 29an de aprilo 1945, Burgdorf, Krebs, Joseph Goebbels, kaj Martin Bormann atestis kaj subskribis la testamenton de Hitler.[3]

Notoj redakti

  1. Aliaj fontoj asertas, ke tio okazis antaŭ noktomezo de la 1a de majo. Vidu Kershaw 2008, p. 960, Beevor 2002, p. 387.
  2. O'Donnell 1978, pp. 182–183.
  3. Bullock 1962, p. 795.

Bibliografio redakti

  • Beevor, Antony (2002). Berlin: The Downfall 1945. London: Viking-Penguin Books. ISBN 978-0-670-03041-5.
  • von Boeselager, Philipp Freiherr (2009). Valkyrie: The Story of the Plot to Kill Hitler by its Last Member. Vintage. ISBN 0-307-45497-5.
  • Bullock, Alan (1962). Hitler: A Study in Tyranny. Penguin. ISBN 0-14-013564-2.
  • Evans, Richard J. (2009). The Third Reich at War. New York: Penguin. ISBN 978-0-14-101548-4.
  • Fellgiebel, Walther-Peer (2000) [1986]. Die Träger des Ritterkreuzes des Eisernen Kreuzes 1939–1945 — Die Inhaber der höchsten Auszeichnung des Zweiten Weltkrieges aller Wehrmachtteile. Friedberg, Germany: Podzun-Pallas. ISBN 978-3-7909-0284-6.
  • Fest, Joachim (2004) [2002]. Inside Hitler's Bunker: The Last Days of the Third Reich. New York: Farrar, Straus and Giroux. ISBN 978-0-374-13577-5.
  • Joachimsthaler, Anton (1999) [1995]. The Last Days of Hitler: The Legends, the Evidence, the Truth. Trans. Helmut Bögler. London: Brockhampton Press. ISBN 978-1-86019-902-8.
  • Kershaw, Ian (2008). Hitler: A Biography. New York: W. W. Norton & Company. ISBN 978-0-393-06757-6.
  • O'Donnell, James (1978). The Bunker. Houghton Mifflin. ISBN 978-0-395-25719-7.
  • Ryan, Cornelius (1966). The Last Battle. London: Collins. ISBN 0-00-613267-7.
  • Scherzer, Veit (2007). Die Ritterkreuzträger 1939–1945 Die Inhaber des Ritterkreuzes des Eisernen Kreuzes 1939 von Heer, Luftwaffe, Kriegsmarine, Waffen-SS, Volkssturm sowie mit Deutschland verbündeter Streitkräfte nach den Unterlagen des Bundesarchives. Jena, Germany: Scherzers Militaer-Verlag. ISBN 978-3-938845-17-2.
  • Thomas, Franz; Wegmann, Günter (1993). Die Ritterkreuzträger der Deutschen Wehrmacht 1939–1945 Teil III: Infanterie Band 3: Br–Bu. Osnabrück, Germany: Biblio-Verlag. ISBN 978-3-7648-1734-3.
  • Vinogradov, V. K. (2005). Hitler's Death: Russia's Last Great Secret from the Files of the KGB. Chaucer Press. ISBN 978-1-904449-13-3.