Wilhelm Speyer
Friedrich Wilhelm Otto Kurt SPEYER (naskiĝinta la 21-an de februaro 1887 en Berlino, mortinta la 1-an de decembro 1952 en Riehen) verkisto germana estis. Lia fratino Edith Mendelssohn Bartholdy estis fama socialpolitikisto kaj kulturfilozofo.
Vivo
redaktiEstante filo de komercisto li malŝatis la berlinan gimnazion je strato Bellevuestraße kaj preferis frekventadon de la reformpedagogia lernejo en Haubinda (Westhausen). Tie oni havis, preter la kutimaj fakoj kaj sporto, ankaŭ labortaskojn en atelieroj kaj sur kampoj kaj agroj. Chi-lernejo Speyer redaktoris ĉe la monatperiodaĵo "D.L.E.H.-Monatsschrift", kio ebligis al li la unuan montron de verkista talento. Post trapaso de la abiturienta ekzameno Speyer ekstudis juron sed baldaŭ pli ŝatis verkadon. Post soldatumado en la Unua mondmilito li ekloĝiĝis en la germana ĉefurbo; pri ĝi li verkis plurajn modernajn romanojn spegulantajn la tiutempan socion. Post nelonge furoris lia porjunulara romano Der Kampf der Tertia, kiun daŭrigis Die goldene Horde. Multegoj ja legis la verkon Charlott etwas verrückt[1]
Baptite laŭ protestantisma rito li tamen devis forlasi la patrujon en 1933 pro sia juda origino. Disde Aŭstrujo li, post Anschluss en 1938, fuĝis al Franclando. De ĉi-tie en la 1941-a jaro atingis li Usonon kie li en Los-Anĝeleso - dum nur unu jaro kaj por Metro-Goldwyn-Mayer - elfaris scenarojn. Poste pro sanecaj kialoj oni konsilis al li jam ne labori, kio portis kun si vivostilon tre modestan kun multaj restrikoj. Nemire ke en 1949 reveno al Eŭropo fariĝis. En unu el la lastaj romanoj Das Glück der Andernachs li brile rakontis la vivon de kleritaj, burĝaj judoj en Germanujo antaŭ la jaro 1914.
Ŝajne en la 1970-a jaroj kvazaŭ neniu plu volis memori lin; la literaturhistoriisto Albert Thelen tamen taksis lin verkisto rakontanta en maniero tre afabla kaj eleganta.[2] La ĉefverko Charlott etwas verrückt (aperis en 1927) estis komentita kaj digne prezentita almenaŭ je la fino de la 20-a jarcento de du fakuloj.[3] Pluse oni eldonis en 2009 kolekton da eseoj pri Speyer[4] kio estu nova provo rekonatigi ĉi elstaran majstron de la plumo.
Lia edzino kaj populara dancistino Maria Leeser (nupto en 1924), sen lia scio, petis ĉe la ŝtataj aŭtoritatoj divorcon de li; tio ne nur tre faciligis la nurenbergaj leĝoj sed eĉ estis volata fare de la nazioj.
Verkoj
redakti- Wie wir einst so glücklich waren. 1909.
- Gnade. 1911.
- Der Herzog, die Kokotte und der Kellner. 1912.
- Das fürstliche Haus Herfurth 1914 (post 1928 sub titulo Sibyllenlust)
- Er kann nicht befehlen. 1919.
- Der Revolutionär. Munkeno 1919.
- Karl der Fünfte. Munkeno 1919.
- Mynheer van Hedens große Reise. Berlino 1921.
- Rugby. Berlino 1921.
- Schwermut der Jahreszeiten. Berlino 1922.
- Südsee. Berlino 1923.
- Frau von Hanka. Berlino 1924.
- Das Mädchen mit dem Löwenhaupt. Berlino 1925.
- Charlott etwas verrückt. Roman. Berlino 1927.
- Der Kampf der Tertia. Berlino 1927.
- Nachtgesichte. Erzählungen und Visionen. Lepsiko 1928.
- Sonderlinge. Berlino 1929.
- Es geht. Aber es ist auch danach! 1929.
- Die goldene Horde. Berlino 1930.
- Napoleon. 1930.
- Jeder einmal in Berlin! 1930.
- Ich geh aus und du bleibst da. Berlino 1931.
- Sommer in Italien. Eine Liebesgeschichte. Berlino 1932.
- Roman einer Nacht. 1932.
- Ein Mantel, ein Hut, ein Handschuh. 1933.
- Kreuzfahrer. Zuriko 1934.
- Der Hof der schönen Mädchen. Ein Roman aus dem Jahr 1805. Amsterdamo 1935.
- Zweite Liebe. Amsterdamo 1936.
- Die Stunde des Tigers. Amsterdamo 1939.
- Das Glück der Andernachs. Zuriko 1947.
- Señorita Maria Teresa. Eine spanisch-kalifornische Erzählung. Zuriko 1951.
- Andrai und der Fisch. Ein Roman aus der Zeit Jesu. Kolonjo 1951.
Literaturo
redakti- Sophia Ebert: Walter Benjamin und Wilhelm Speyer. Freundschaft und Zusammenarbeit. Aisthesis, Bielefeld 2017, ISBN 978-3-8498-1231-7 (=Moderne-Studien, 21).
- "Speyer, Wilhelm." Ĉe: Lexikon deutsch-jüdischer Autoren. Volumo 19: Sand–Stri. Eldonis Archiv Bibliographia Judaica. De Gruyter, Berlin 2012, ISBN 978-3-598-22699-1, p. 350–363.
- "Speyer, Wilhelm", ĉe: Werner Röder kaj Herbert A. Strauss (eld.): International Biographical Dictionary of Central European Emigrés 1933–1945. Volumo 2,2. Saur, München 1983, p. 1100
Eksteraj ligiloj
redaktiNotoj
redakti- ↑ Kp. la novan eldonon: Charlott etwas verrückt. Bielefeld 2008, ISBN 978-3-89528-646-9
- ↑ Louven, Erhard (ed.): Die Literatur in der Fremde: Literaturkritiken / Albert Vigoleis Thelen. Bonn 1996. ISBN 3-931135-21-7, p. 238
- ↑ Walter Fähnders, Helga Karrenbrock: "Charlott etwas verrückt: Wilhelm Speyers Flirt mit der Neuen Sachlichkeit" ĉe: Jahrbuch zur Literatur der Weimarer Republik 5, 1999/2000, p. 283–312
- ↑ Wilhelm Speyer (1887–1952). Zehn Beiträge zu seiner Wiederentdeckung. Eldonis Helga Karrenbrock/Walter Fähnders. Aisthesis, Bielefeld 2009 (=Moderne-Studien, 4), ISBN 978-3-89528-652-0