Wolfgang M. Schwarz
Wolfgang Manfred SCHWARZ [Volfgang ŜVARC], (naskiĝis la 1-an de julio 1937 en Breslaŭo, hodiaŭ Vroclavo en Pollando) estas germana matematikisto, natursciencisto kaj esperantisto. Schwarz estas membro de Asocio pri Interlingvistiko (GIL) kaj organizanto de gravaj Esperanto-kulturaranĝoj en Dresdeno. Li estis en la 1990-aj jaroj estrarano de Germana Esperanto-Asocio.
Vivo
redaktiSchwarz post la forpelo en 1945 kun la familio venis deSprottau (hodiaŭ Szprotawa en Pollando) al Görlitz, poste al Oschatz. Tie li vizitis la mezan lernejon kaj la gimnazion. Fine li ricevis la abiturientan diplomon.
De 1957 ĝis 1962 li studis matematikon ĉe la Teknologia Altlernejo, ekde 1961Teknologia Universitato Dresdeno (TUD) kaj fine estis diplomita matematikisto. Li laboris poste ĉe la Zentralinstitut für Kernforschung (Centra Instituto pri Nuklea Esploro) en Dresden-Rossendorf (1963). De 1964 ĝis 1965 li studis "Regelungstechnik" (Regulado en la tekniko – inĝeniera scienco) ĉe la TUD. En la sekvaj jaroj li okupiĝis pri programado kaj fine doktoriĝis en 1974 ĉe la TUD kiel doktoro de la natursciencoj (Dr. rer. nat.). Li poste laboris kiel docento en la TUD.
Esperanto-agado
redaktiSchwarz lernis Esperanton en kurso de la popola altlernejo en 1993. En 1985 kaj 1988 li sukcesis en lingvaj ekzamenoj de Esperanto kaj de rusa lingvoj.
Schwarz en 1989 kunfondis en la Domo de la Profesoroj (Einsteinstraße) la Amikaron de Esperanto en TUD (Freundeskreis Esperanto an der TUD), kies membroj kaj celgrupo estis instruantoj kaj studentoj en TUD. Prezidanto de la amikaro fariĝis la politiksciencisto Werner Josef Patzelt kaj la postenon de afergvidanto transprenis Manfred M. Schwarz. La amikaro okazigis prelegojn kaj aranĝojn por diskonigi Esperanton kaj ĝian kulturon.
En 1995 Schwarz organizis la Jarfinan Zamenhoffeston (JAZAF) en Dresdeno dediĉe al la Esperanto-historiografio.[1] Prelegoj de Hans-Burkhard Dietterle, Ulrich Lins kaj Detlev Blanke estis publikigitaj.[2]
Schwarz iniciatis kun la amikaro en 1996 la fondon de la Esperanto-Centro "Marie Hankel".[3] En la sama jaro ĝi okazigis Esperanto-ekspozicion en la Urba Muzeo Dresdendo. En 1998 ĝi organiszis la 76-an Germanan Esperanto-Kongreson en Freital/Dresden. Ĉeforganizanto estis Schwarz.[4] Ekde la jaro 2000 ĝi situis en la Georg-Schumann-konstruaĵo de TUD. En 2003 Schwarz estis kunorganizanto de la 55-a Kongreso de IFEF
En 2003 ĝi atingis la nomigon de strato en Dresden-Laubegast laŭ Marie Hankel. Sekvis en 2004 la ekspozicio La unua Esperanto-poetino Marie Hankel en šia tempo en la urbodomo de Dresden-Leuben.[5]
En decembro 2009 Schwarz organizis en Dresdeno la Marie-Hankel-Tage (Marie-Hankel-tagoj). Okazis prelegoj, kaj koncerto en la Erich-Kästner-muzeo kaj en la Heinrich-Schütz-rezidejo. Samtempe estis montrata ekspozicio pri Esperanto en Dresdeno en la Kraszewski-muzeo.
Familio
redaktiSchwarz en 2006 edziĝis al la esperantistino Barbara Wollenberg. el la unua edzeco li havas unu filinon kaj unu filon.
Lia edzino kune kun la edzo aktivas en la Esperanto-Centro "Marie Hankel". Ŝi ekzemple esploris pri la tombo de Marie Hankel. Pro šia laboro en la Oficejo por Verdaj areoj eblis ĝustatempe trovi ĝin por konservi kaj rekonstrui la tomboštonon.[6]
Verkoj
redakti- Analogprogrammierung – Theorie und Praxis des Programmierens für Analogrechner. Fachbuchverlag Leipzig 1971 (2. Auflage 1974).
- kun Klaus Urban: Kongressbuch. 76. Deutscher Esperanto-Kongress. Bildung, Kultur und Esperanto. Esperanto-Zentrum "Marie Hankel" (eld.), Dresden 1998.
- Tradition mit Perspektive. In: Dresdner Universitätsjournal 2/2004, S. 7, Technische Universiät Dresden.
Referencoj
redakti- ↑ D-ro Frank Nitzsche: Denove sukcesa evento. JAZAF '95. In: Esperanto aktuell 2/1996, S. 12–13.
- ↑ Beiträge zur Geschichte der deutschen Esperanto-Bewegung. Reihe Esperanto-Dokumente 5, Deutsches Esperanto-Insitut, Berlin 2000.
- ↑ Esperanto-Zentrum "Marie Hankel"
- ↑ Wolfgang M. Schwarz kaj Klaus Urban: Kongressbuch. 76. Deutscher Esperanto-Kongress. Bildung, Kultur und Esperanto. Esperanto-Zentrum "Marie Hankel" (eld.), Dresden 1998.
- ↑ Marie-Hankel-ekspozicio
- ↑ Wolfgang M. Schwarz: Tradition mit Perspektive. In: Dresdner Universitätsjournal 2/2004, S. 7, Technische Universität Dresden.