Wolfhalden

komunumo de Svislando
Wolfhalden
Blazono de Wolfhalden
Kampara domo Falken en Wolfhalden
komunumo en Svislando
Kantono Apencelo Ekstera
Distrikto Ek de 1995 oficiale ne plu
ekzistas distriktoj en
Kantono Apencelo Ekstera,
antaŭe Wolfhalden apartens al la
distrikto Vorderland.
Koordinatoj  47° 27′ 14″ N 9° 33′ 3″ O / 47.45389 °N, 9.55083 °O / 47.45389; 9.55083 (mapo)Koordinatoj: 47° 27′ 14″ N 9° 33′ 3″ O / 47.45389 °N, 9.55083 °O / 47.45389; 9.55083 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1717
Areo 6,94 km²
Alteco 716 m super marnivelo
Poŝtkodo 9427
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Wolfhalden
vdr

Pri la komunumo redakti

Wolfhalden estas komunumo en Kantono Apencelo Ekstera, Svislando. Ĝi havis 1717 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

Wolfhalden situas en la regiono kaj iama distrikto de la Apencela Vorderland ĉe la norda deklivo de la Apencelaj Montaroj proksimume 300 metrojn super la Bodenlago. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 921 m s.m. ĉe la limo al Heiden en la sudo de la komunumo, dum la plej malalta punkto troviĝas norde sur alteco de 448 m s.m. apud Tobelmüli.

Trafiko redakti

Wolfhalden estas konektita al la publika transportreto per la du poŝtaŭtolinioj de Heiden al Rheineck kaj de Heiden al Sankt-Margreto.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo numero 463 de Heiden al Rheineck. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas en nordoriente en Thal en distanco de 5 kilometroj.

Najbaraj komunumoj redakti

Wolfhalden limas en nordo al Thal (SG), en nordoriento al Lutzenberg, en oriento al Walzenhausen, en sudo al Oberegg (AI), kaj en okcidento al Heiden.

Historio redakti

Ĝis la jaro 1652, kiam estis konstruita la preĝejo, Wolfhalden estis parto de la komunumo Kurzenberg, kiu estis unuan fojon menciita en la jaro 1163 kiel Curtimberg kaj konsistis el la hodiaŭaj komunumoj Heiden, Lutzenberg kaj Wolfhalden.[1]

Esperanto-Movado redakti

En Wolfhalden vivis en la domo Morgensonne ĝis sia morto la Esperanto- kaj baha-a pioniro Fritz Semmle, kiu en la 1930-aj jaroj instruis Esperanton en Amriswil kaj korespondadis kun Lidia Zamenhof.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Fonto: Artikolo pri Kurzenberg en la germanlingva vikipedio

Eksteraj ligiloj redakti