Thal SG
- La mallongigo SG en Thal SG staras por la svisa Kantono Sankt-Galo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Thal. |
Thal SG estas komunumo en la elektodistrikto Rorschach, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 5973 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006.
Thal SG | |
---|---|
Blazono de Thal | |
Bazarhalo de Hundertwasser en Altenrhein | |
komunumo en Svislando • vilaĝo | |
Kantono | Sankt-Galo |
Distrikto | Rorschach Sankt-Galo |
Koordinatoj | 47° 28′ 0″ N 9° 34′ 0″ O / 47.46667 °N, 9.56667 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 28′ 0″ N 9° 34′ 0″ O / 47.46667 °N, 9.56667 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 5973 |
Areo | 9,61 km² |
Alteco | 415 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 9425 |
Komunumkodo | 3237 |
Mapo de Thal | |
Geografio
redaktiLa komunumo Thal SG konsistas el la vilaĝoj Altenrhein, Buriet, Buechen, Staad kaj Thal kaj etendiĝas de la alfluo de la malnova Rejno al Bodenlago ĝis la flanko de Rorschacherberg. La malnova Rejno formas la landlimon inter Svislando kaj Aŭstrio.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,61 km², de kiuj 11,9% estas kovritaj de arbaro, 42,7% servas por agrikulturo kaj 37,8% por setlado. [1]
Trafiko
redaktiThal situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de St. Margrethen al Rorschach kaj Sankt-Galo kaj havas aliron al la svisa aŭtovojo A1 al Ĝenevo. Sur la teritorio situas la internacia Flughaveno Sankt-Galo-Altenrhein (IATA-Kodo ACH kaj ICAO-Kodo LSZR), de kie al inter aliaj celoj okazas liniflugoj al Vieno.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Thal datiĝas el la jaro 1163. En sia hodiaŭa formo kun la municipoj Altenrhein, Buechen, Buriet, Staad kaj Thal la komunumo ekzistas ekde la jaro 1803, kiam fondiĝis la nuna Kantono Sankt-Galo. Ĝis 2003 Thal SG apartenis al la distrikto Unterrheinthal. Post la novordo de la Kantono Sankt-Galo, Thal nun estas parto de la elektodistrikto Rorschach.
Esperanto en Staad
redaktiEn 2013 Staad gastigis la Ĝeneralan Kunvenon de Svisa Esperanto-Societo. La kultura parto de tiu aranĝo konsistis el vizito de la bazarhalo de Altenrhein (vidu foton). La Esperanto koruso kantis en la bazarhalo de Hundertwasser en Altenrhein, kie okazis paska arta bazarego. Partoprenis 30 membroj de SES kaj du samideanoj el Aŭstrio.
Vidu ankaŭ
redakti- Aliaj komunumoj kun la nomo Thal.
- Staad SG (stacidomo)
- Wartensee (stacidomo)
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la komunumo Thal
- Retejo de la municipo Altenrhein
- Aviadila muzeo Altenrhein
- Thal SG en la Historia Leksikono de Svislando
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Thal SG – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
redakti-
Svisa Esperanto-Ĥoro 2013 en la Bazaro de Hundertwasser en Altenrhein
-
Asembleo de Svisa Esperanto-Societo 2013 en Staad
-
Katolika preĝejo de Staad
-
Hotelo Weisses Rössli en Staad