Worldometer (esperantigita Mondometro; antaŭe nomita Worldometers [1], pluralo), estas retejo kiu disponigas realtempajn statistikajn datumojn pri diversaj temoj. La retejo estas posedata kaj funkciigita de la datenfirmao Dadax [2][3] kies enspezon estas generita pere de reta reklamado [4].

Worldmeter
retejoreferenco
Retadreso www.worldometers.info
vdr
A square image with a lime green background, and a curved W shape dominating the logo.
Logoo de Worldometer

La retejo estas parto de projekto nomita "Real Time Statistics" [5], kiu estas administrita de internacia teamo de programistoj, esploristoj kaj volontuloj [6].

La retejo disponeblas en 34 lingvoj kaj provizas datumojn pri temoj kiel monda loĝantaro, registaro, ekonomio, socio, amaskomunikilaro, medio, manĝaĵo, akvo, energio kaj sano [7].

En 2020, la retejo akiris grandan popularecon pro la publikigo de statistikoj rilataj al la koronvirusa epidemio, sed ĝia nivelo de precizeco kaj metodaro estas dubindaj.

Historio redakti

La retejo estis establita fare de Andrej Alimtov, rusa enmigrinto al Usono, en 2004 [8][9], kaj estis relanĉita la 29-an de januaro 2008. En 2011, ĝi estis elektita de la Biblioteka Asocio de Usono kiel unu el la plej bonaj senpagaj referencejoj [7].

En januaro 2020, la retejo ŝanĝis sian nomon de "Worldometers" al "Worldometer" (singularo), kaj por tio ĝi translokiĝis al nova domajno [1][8].

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti