XO-3b
XO-3b estas eksoplanedo, kiu rotacias la nanostelon XO-3 ĉiujn 3,19 tagojn. Pro la granda maso de la planedo, oni supozas, ke ĝi estas gasplanedo.
XO-3 b | |
---|---|
ekstersunsistema planedo • nekonfirmita ekstersunsistema planedo • stelo | |
Komparo inter XO-3 b kaj Jupitero | |
Gepatra stelo | |
Stelo | XO-3 |
Spektroklaso | F5V |
Konstelacio | Ĝirafo |
Rekta ascensio (α) | 04h 21m 53s |
Deklinacio (δ) | +57° 49′ 01″ |
Distanco | 850 ± 75 lj 260 ± 23 pc |
Orbitaj elementoj | |
Granda duonakso (a) | 0,0454 ± 0,00082 AU |
Discentreco (e) | 0,26 ± 0,017 |
Orbita periodo (P) | 3,1915239 ± 0,00023 tagoj |
Argumento de la periastro (ω) | 345.8 ± 7.3º |
Tempo de la periastro (T0) | 2454024,84 ± 0,02 Juliaj tagoj |
Tempo de la tranzito (Tt) | 2454449,86816 ± 0,00023 Juliaj tagoj |
Klinangulo (i) | 37.3 ± 3.7º |
Duon-amplitudo (K) | 420 m/s |
Fizikaj ecoj | |
Maso (m) | 11,79 ± 0,59 MJ |
Radiuso (R) | 1,217 ± 0,073 RJ |
Informo pri malkovro | |
Dato | 30-an de majo 2007 |
Malkovristoj | Krull et al. |
Metodo | tranzito & radiala rapido |
Loko | Honolulu, Havajo, Usono |
Situacio | Publikigita |
Malkovro
redaktiTiu planedo estis malkovrita - male al plimulto de la aliaj eksoplanedoj- per la metodo tranzito. La planedon malkovris Christopher M. Johns-Krull kaj liaj kunlaborantoj en 2007.
Rotacio kaj maso
redaktiLa planedo rotacias la stelon en distanco de ĉirkaŭ 0,05 astronomia unuo kaj havas la mason de ĉirkaŭ 3815 termasoj t.e. 12 Jupiter-masoj. Ĝia radiuso estas laŭ kalkuloj 140.000 kilometroj, aŭ 1,2 Jupiter-radiusoj.
Klimato kaj konsisto
redaktiLaŭ kalkuloj, sur la planedo regas temperaturo de 1527 °C. Verŝajne, la atmosfero de la planedo konsistas el silicionuboj.