Yesterdays estas balado de Jerome David Kern kun teksto de Otto Harbach el la jaro 1933.

Yesterdays ekestis por la muzikalo Roberta (1933, filmversioj de 1935 kaj 1952). La balado, origine en 2/4-takto, staras en minoro kaj efikas „melankolia, sen esti senespera“.[1] La komponaĵo havas 32 taktojn laŭ la kantoformo A-B-A-B, en modere malrapida tempo. La kanto temas pri la memoro je la pasinta tempe de la junaĝo, kiu havas krom la malgajan ankaŭ konsolan flankon: „Sad am I, glad am I.“[2]

Harmonia strukturo redakti

La peco staras daŭre en c-minoro. La akordprogresoj estas similaj al tiu de la kanto „Alone Together“ en la unuaj kvar taktoj (i[3] – vi – ii7 – V7) kaj havas kromate falantan baslinion kiel en „My Funny Valentine“ en la duaj kvar (laŭ la tonalo Cm – G7/B – Eb/Bb – Am7(b5). Sekvas kvintfalo-sekvenco en taktoj 9-12, kondukanta al A♭ kaj D♭, kiu surprize iras duontonon supren al ii7 kaj poste kromate malsupren al toniko.

Efikohistorio redakti

La unua sonregistraĵo de Yesterdays fare de Leo Reisman kaj sia orkestro kun kantisto Frank Luther atingis en 1933 rangon 3 en la usonaj ranglistoj. En la muzikalfilmo el 1935 ĝin kantis Irene Dunne.

La kanto fariĝis post surdiskigo fare de Artie Shaw ĵaza normkanto en svingo kaj poste ankaŭ en moderna ĵazo[4]: Kiel esencaj validas la sonregistraĵoj de Billie Holiday (1939), Bud Powell (1950), Lee Konitz (1951, kun Miles Davis) kaj Coleman Hawkins (1960, kun Oscar Pettiford, same kiel en 1963, kun Sonny Rollins. Tre ofte Stan Getz interpretis la kanton. Unu el la plej atentintaj sonregistraĵoj de Yesterdays devenas de Ella Fitzgerald, aperinta en sia albumo Ella Fitzgerald Sings the Jerome Kern Songbook (1963). Pli novaj versioj devenas de Fred Hersch/Bill Frisell, Branford Marsalis, Joshua Redman, Lynne Arriale kaj Melissa Walker.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Marcus A. Woelfle, en Schaal, Jazz-Standards, p. 557
  2. „Malgajas mi, gajas mi.“
  3. minuskloj: minora ŝtupo de la koncernaj romiaj ciferoj. majusklo: maĵoro
  4. Ĝin ankaŭ interpretis laŭ tradicia ĵazo Peanuts Hucko kaj laŭ pionira ĵazo Franz Koglmann.