Yves Simon

franca verkisto

Yves Simon (naskiĝis en Choiseul, la 3-an de majo 1944) estas franca kantisto kaj verkisto.

Yves Simon
Yves Simon en 1974
Yves Simon en 1974
Bazaj informoj
Naskonomo Yves Maurice Marcel Simon
Naskiĝo la  3-an de majo 1944(nun 1944-05-03)
en Choiseul
Ĝenroj franca kanzono
Profesio aŭtoro-komponisto-interpretisto

verkisto

Instrumentoj gitaro
Aktivaj jaroj de 1967
Yves Simon
Persona informo
Naskonomo Yves Maurice Marcel Simon
Naskiĝo 3-an de majo 1944 (1944-05-03) (79-jaraĝa)
en Choiseul
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Institut des hautes études cinématographiques vd
Familio
Amkunulo Patrice-Flora Praxo vd
Profesio
Okupo verkistokantaŭtoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Yves Simon naskiĝis en Choiseul, Francio, en 1944. Li publikigis pli ol 30 librojn kaj proksimume dudek muzikalbumojn. Li altiris la atenton en 1972 kun la lanĉo de Les Gauloises Bleues. Post tio, li estis elektata por plenumi la unuan parton de koncertoj de gravaj artistoj, kiel ekzemple Georges Brassens. Lia albumo de 1973, Au pays des merveilles de Juliet, gajnis la prestiĝan premion de la "Académie du disque". Respirer, chanter estis sukceso en 1974. En 1977, lia muziko por la filmo de Diane Kurys Diabolo Menthe estis bone ricevata. Lia albumo USA-USSR (1983) akiris grandan sukceson en lia lando, same kiel Liaisons en 1988.[1]

Li retiriĝis de koncertoj en 1977, sed plu realigis albumojn kiuj montras larĝan gamon de muzikaj influoj. Li ankaŭ prezentis kelkajn  koncertojn en Japanio en 1982 kaj en Francio en 2007. Li ankaŭ skribis artikolojn por la revuo Actuel kaj por multaj aliaj. La unua furorlibro de Yves Simon estis la romano Océans en 1983. En 1991, Yves Simon gajnis la premion "Médicis" por sia romano La Dérive des sentiments. Lia romano Le Prochain amour (1997) havis sukceson, kaj kolekto de noveloj, Un instant de bonheur, publikigita en 1998, gajnis la Grandan Premion de la kanzono de la Académie Française.[2]

Diskaro redakti

Registraĵoj en studio redakti

  • 1973: Au pays des merveilles de Juliet
  • 1974: Respirer, chanter
  • 1975: Raconte-toi
  • 1976: Macadam
  • 1977: Un autre désir
  • 1978: Demain je t'aime
  • 1981: Une vie comme ça
  • 1983: USA/USSR
  • 1985: De l'autre côté du monde
  • 1988: Liaisons
  • 1999: Intempestives
  • 2007: Rumeurs

Koncertdiskoj redakti

  • 1975: Koncerto en Théâtre de la Ville
  • 1977: Koncerto en Tokio

Referencoj redakti

  1. Biografío de Yves Simon RFI Musique. Konsultado : 29-an de decembro 2017.
  2. Informo de Yves Simon Paĝo oficiala de la artisto. Konsultado : 29-an de decembro 2017.

Eksteraj ligiloj redakti