Wigbertus van Zon

(Alidirektita el ZON)

Wigbertus van ZON (naskiĝis la 22-an de marto 1869 en Vught; mortis la 29-an de julio 1951) estis nederlanda katolika fratulo kaj instruisto, propagandisto de Esperanto en la sudo de Nederlando. 19-jara li eniris la monaĥejon en Tilburg kaj post kvar jaroj li estis postenigita kiel instruisto de la hispana lingvo en Curaçao. En 1900 li pro sanaj kialoj revenis al Nederlando kaj plu instruis tie. Esperantisto li fariĝis en 1922 kaj fervore propagandis ĝis inter katolikoj kaj Esperantistigis centojn da personoj. Li publikigis multajn propagandajn artikolojn kaj kelkajn broŝurojn, gvidis kursojn, esti membro de la ekzamena komitato kaj de la gazetar-servo kaj estis estrarano de la Esperanto-klubo en Tilburg. Li estis ankaŭ ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto kaj Lingvakomitatano. Lia traduko de la fama verko de Thomas Hemerken à Kempis, La imitado de Kristo (335 p.), ricevis la eklezian aprobon la 13-an de aŭgusto 1948[1], sed aperis nur en 1952 : jam post lia morto.

Wigbertus van Zon
Persona informo
Naskiĝo 22-an de marto 1869 (1869-03-22)
Morto 29-an de julio 1951 (1951-07-29) (82-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Referencoj redakti

  1. La imitado de Kristo : en kvar libroj, esperantigita de Fr[ato] Wigbertus van Zon L.K., [Geertruidenberg : Antoine], 1952, p. [5].

Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Zon el la Enciklopedio de Esperanto.

Eksteraj ligiloj redakti