Zadiljske
Zadiljske, ukraine Задільська, aŭ Задільське, ruse Заделское [zadjelskoje], slovake Zadilská, hungare Rekesz [rekes] estas malgranda, ne memstara vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto Volovec, en municipo de Niĵnij Vorota.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/28/Map_of_Ukraine_political_simple_Oblast_Transkarpatien.png/180px-Map_of_Ukraine_political_simple_Oblast_Transkarpatien.png)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/70/Volovetskyi-Raion.png/180px-Volovetskyi-Raion.png)
Bazaj informoj
redakti- 48° 45′ 53″ N 23° 04′ 03″ O / 48.76472 °N, 23.06750 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 45′ 53″ N 23° 04′ 03″ O / 48.76472 °N, 23.06750 °O (mapo)
- Areo: 1 km²
- Alto super marnivelo: 459 m
- Loĝantaro: 410
- Poŝtkodo: 89130
- Telefonprefikso: 03136
Situo
redaktiZadiljske situas sur malebenaĵo. Niĵnij Vorota troviĝas je 4 km-oj.
Historio
redaktiEn 1910 vivis en Rekesz 334 loĝantoj (rutenoj en majoritato, germanoj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, al distrikto de Alsóverecke, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Zadiljske. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.
Vidindaĵoj
redakti- grekokatolika ligna preĝejo omaĝe al Sankta Nikolao el la 18-a jarcento