Zahorb (Velikij Bereznij)

Zahorb, ukraine Загорб hungare Határhegy [hatArhedj] estas malgranda vilaĝeto en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto Velikij Bereznij.

Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Velikij Bereznij en Transkarpatio

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Zahorb troviĝas de stacidomo de Ĵornava je 4, de Velikij Bereznij je 27, de Uĵhorodo je 68 km-oj.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1582 en slava formo Zahorb. En 1903 pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis hungaran loknomon Határhegy. En 1910 vivis tie 588 loĝantoj, (549 rutenoj, 30 germanoj kaj 9 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Ung, al distrikto de Nagyberezna, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon. Poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Zahorb/Határhegy. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.

Vidindaĵoj redakti