La Rozorela anasoZebranaso (Malacorhynchus membranaceus) estas specio de anaso troviĝanta en Aŭstralio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Zebranaso
Zebranaso
Zebranaso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Malacorhynchus
Specio: M. membranaceus
Malacorhynchus membranaceus
(Latham, 1802)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
Ĉe bestoĝardeno de Central Park, Novjorko, Usono

Ĝi havas grandan spatelforman bekon kiel tiu de la Aŭstralia kuleranaso, sed ĝi estas pli malgranda nome 38–40 cm longa. Ties malhelbrunaj dorso kaj krono, nigrablankaj striecaj flankoj kaj nigraj okulmakuloj en ties ĝenerale blanka vizaĝo faras tiun birdon nekonfuzebla. Ties alternativa nomo aludas al svaga rozkoloreca punkto en la angulo formata de la nigra kapobildo (inter krono kaj okulmakulo); ĝi estas tamen notebla nur je proksima distanco, pri kio la apenaŭ uzata en Aŭstralio nomo de Zebranaso estas plej taŭga. En la nigreca okulmakulo rimarkindas fajna hela okulringo. La bridareo estas tre blanka kaj sub la blankeca kolo komencas svage strieco kiu flanke iĝas zebreca. La vosto estas mallonga kaj la subvosto estas blanka.

Junuloj estas iome pli senkoloraj (sablokoloraj), sed alie ĉiuj plumaroj estas similaj.

Taksonomio kaj sistematiko redakti

Ĝi estas la ununura vivanta membro de la genro Malacorhynchus; tre proksime rilata, sed iome pli granda formortinta formo el Novzelando estis priskribata kiel Skarleta anaso (Malacorhynchus scarletti).

Tiu pekuliara anaso povus esti plej proksime rilata al la Tadornenoj sed ties rilataro estas enigma. Ĝi povus esti pli proksime al la Lobanaso kaj al la rektavostaj anasoj (Sraml et al. 1996) kaj, iam lokita en la parafiletika grupo de la kairinenoj ĝi estas ĉiukaze ne proksima al la plaŭdanasoj.

La Zebranaso estis konata kiel Novholanda anaso de la fruaj koloniistoj en Okcidenta Aŭstralio.

Distribuado redakti

 
Distribuado de la Zebranaso en Aŭstralio: oranĝe, la kutimaj reproduktejoj; flavece, vagejoj; senkolore, foresta, en sudcentra Aŭstralio

Amplekse distribuata tra Aŭstralio kaj tre moviĝema, tiuj anasoj povas aperi ie ajn kie estas akvo, ĉefe ĉe sekaj internaj regionoj, kie jara pluvokvanto rare superas la 15 colojn.

Manĝo redakti

Ili estas dependaj de planktono, same kiel de krustuloj, moluskoj kaj insektoj. Ties beko estas taŭge dezajnataj por filtri malgrandegajn organismojn, kun faldeblaj makzelaj kovriloj kiuj kanalizas akvon tiel ke anasoj filtras algojn kaj alitipan planktonon efike. Ili manĝas ankaŭ per kirlado, per kio du anasoj kirlas ĉirkaŭ centra punkto kun la kapo de unu ĉe la vosto de alia, koncentrante manĝon en turniĝanta akvokolono.

Reproduktado redakti

Nestumado estas instigata de sekigado kaj plenigado de akvujoj kio havigas pliiĝantajn nivelojn de organika materialo. En bonaj jaroj, grandaj nombroj de Zebranasoj koncentriĝas en neprofunfaj inunditaj ebenaĵoj. Tamen, kiam la kondiĉoj ne bonas, reproduktado povas esti tute malpliiĝa.

Referencoj redakti

  • BirdLife International (2004). Malacorhynchus membranaceus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a Majo 2006.
  • Sraml, M.; Christidis, L.; Easteal, S.; Horn, P. & Collet, C. (1996): Molecular Relationships Within Australasian Waterfowl (Anseriformes). Australian Journal of Zoology 44(1): 47-58. COI:10.1071/ZO9960047 (HTML abstract)
  • MacDonald, J. D. 1987. The Illustrated Dictionary of Australian Birds by Common Name. Reed Books, Australia.