Zeca Pagodinho, kies vera nomo estas Jessé Gomes da SILVA FILHO (naskiĝis la  4-an de februaro 1959(nun 1959-02-04) en Rio-de-Ĵanejro) estas kantisto, muzikisto, kaj komponisto de sambo.

Zeca Pagodinho
Zeca Pagodinho
Zeca Pagodinho
Bazaj informoj
Naskonomo Jessé Gomes da SILVA FILHO
Naskiĝo 4-an de februaro 1959 (1959-02-04) (65-jaraĝa)
en Rio-de-Ĵanejro
Ĝenroj samboMuziko Populara Brazila
Profesio muzikisto, kantisto
Retejo Oficiala TTT-ejo de Zeca Pagodinho
Persona informo
Naskonomo Jessé Gomes da Silva Filho
Aliaj nomoj Zeca Pagodinho
Lingvoj portugala
Loĝloko Rio-de-Ĵanejro
Ŝtataneco Brazilo
Infanoj 4
Okupo
Okupo kantistokomponisto • diskografa artisto • muzikproduktisto
TTT
Retejo http://www.zecapagodinho.com.br
vdr

Citaĵo redakti

 
 Li estas unu el la malmultaj uloj kun nacia unuanimeco, altigita al rango de mega-pop stelulo fare de diskeldonejoj 
— Nei Lopes[1]

Biografio redakti

Li naskiĝis en 1959 en Irajá, kvartalo en la nordo de Rio-de-Ĵanejro, kie li lernis sambon en la Portela Lernejo de Sambo kiel infano.

Lia unua verko estis en 1983, kun la sambo Camarão que dorme a onda leva, en kunlaborado kun Arlindo Cruz, kaj je la invito de Beth Carvalho. En 2003, li registris por MTV Brazilo.

Kunlabore kun aliaj artistoj kiel Martinho da Vila, Jair Rodrigues, Claudia Leitte, Ivete Sangalo, Nando Reis, Erasmo Carlos kaj Gilberto Gil, li registris la KD-on kaj DVD-on Cidade do Sambo.

Nuntempe li vivas kun sia edzino Monica Silva en la kvartalo Tijuca kun siaj kvar gefiloj Eduardo, Elisa, Louis kaj Maria Eduarda.

Diskaro redakti

  • 1983: Camarão Que Dorme a Onda Leva, kun Beth Carvalho
  • 1986: Zeca Pagodinho
  • 1987: Patota de Cosme
  • 1988: Jeito Moleque
  • 1989: Boêmio Feliz
  • 1990: Mania da Gente
  • 1991: Pixote
  • 1992: Um dos Poetas do Samba
  • 1993: Alô, Mundo!
  • 1995: Samba pras Moças
  • 1996: Deixa Clarear
  • 1997: Hoje é Dia de Festa
  • 1998: Zeca Pagodinho
  • 1999: Ao Vivo
  • 2000: Água da Minha Sede
  • 2002: Deixa a Vida Me Levar
  • 2003: Acústico MTV - Zeca Pagodinho
  • 2005: À Vera
  • 2007: Acústico MTV - Zeca Pagodinho (vol. 2 - Gafieira)
  • 2007: Zeca Pagodinho - Raridades
  • 2008: Uma Prova de Amor
  • 2009: Especial MTV - Uma Prova de Amor Ao Vivo
  • 2010: Vida da Minha Vida
  • 2011: Ao Vivo com os Amigos
  • 2012: O Quintal do Pagodinho

Premioj redakti

  • 2003: Trofeo de la gazetaro por plej bona kantisto
  • 2004: Trofeo de la gazetaro por plej bona kantisto
  • 2005: Trofeo de la gazetaro por plej bona kantisto
  • 2009: VMB - (Video-muziko Brasil 2009) - Plej bona Sambo
  • 2009: Premio de Brazila muziko - (Plej bona kantisto; plej bona disko; plej bona kanzono)

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti