ZHOU Jianchao (ĉine 周健超 naskiĝis la  11-an de junio 1988(nun 1988-06-11) en Ŝanhajo) estas ŝaka grandmajstro de Ĉinio. En 2006 li fariĝis la 21a grandmajstro de Ĉinio kiam li estis 17 jaraĝa. En marto 2009 Zhou aperis unuafoje en sia kariero en la Pintaj 100 ludantoj de la mondo. Zhou konkuris en la FIDE Mondpokaloj de 2007, 2009 kaj 2015.

Zhou Jianchao
Persona informo
Naskiĝo 11-an de junio 1988 (1988-06-11) (35-jaraĝa)
en Ŝanhajo
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio
Okupo
Okupo ŝakisto
vdr

Kariero redakti

Li lernis ludi ŝakon kiam li estis 6 jara. En 2004 ĉe la dua Rusio-Ĉinio Matĉo li atingis 4½/6 kaj efikeco de 2623. Li atingis la unuan GM normon ĉe la 2005 Aeroflot Malferma Turniro (A2 Grupo) per 6/9. Duan GM normon li atingis ĉe la 2005 Dubai Malferma Turniro per 6/9. Zhou atingis la duan lokon en la Nacia Individua Ĉampionumo kaj kundividis la duan lokon dum la Monda Teama Ĉampionumo en 2005. Li atingis la trian GM normon ĉe la 2006 Aeroflot Malferma Turniro (A2 Grupo) en kiu li atingis 6½/9. Li estas kunĉampiono de la Azia Teama Ĉampionumo kaj gajnis oran individuan medalon en 2008. Zhou kvalifikiĝis por la Ŝaka Mondpokalo 2007 (okazigita en Ĥanti-Mansijsk) kie li atingis la trian raŭndon. Li poste perdis kontraŭ Michael Adams post venko de Emil Sutovsky kaj Andrei Volokitin en la unuaj du raŭndoj. En tiu turniro li atingis efikecon de 2687. Tio estis lia plej granda atingo ĝis nun. Ĉe la 2009 Aeroflot Malferma Turniro, Zhou atingis la trian pozicion per poentaro de 6/9 (+3=6-0) kaj efikeco de 2753. Li atingis la duan raŭndon dum la Ŝaka Mondpokalo 2009 en Ĥanti-Mansijsk. Zhou Jianchao atingis 6/9 (+3=6-0) ĉe la 2010 Aeroflot Malferma Turniro por atingi la 4an pozicion el 80 ludantoj kun efikeco de 2777.[1]

En 2011 li estis tria en la Lake Sevan Turniro en Martuni, Armenio kaj gajnis la unuan Ĉinan Rapidan Ĉampionumon en Hefejo.[2]

Teamaj Turniroj redakti

En teamaj eventoj Zhou ludis por ĉinio en la 39-a Ŝakolimpiko dum 2010 en Ĥanti-Mansijsk, Rusio. En la Monda Teama Ŝaka Ĉampionumo 2005 (en kiu gajnis la arĝentan teaman medalon), en la Azia Teama Ŝaka Ĉampionumo en 2008, 2012, 2016 kaj 2018, en la 2a Rusio-Ĉinio Matĉo de 2004 kaj la Monda Junulara Ŝakolimpiko Sub-16 en 2004 (en kiu li gajnis la oran medalon).

Ĉina Ŝaka Ligo redakti

Zhou Jianchao ludas por Ŝanhaja Ŝakklubo en la China Chess League (CCL).

Rimarkindaj ludoj redakti

Referencoj redakti

  1. Crowther, Mark. The Week in Chess: 9th Aeroflot Open 2010 (angle). London Chess Centre. Arkivita el la originalo je 2012-03-12. Alirita 2011-09-18.
  2. Crowther, Mark. The Week in Chess: Zhou Jianchao wins 1st Chinese Rapid Championship (angle). London Chess Centre. Alirita 2011-11-12.[rompita ligilo]

Eksteraj ligiloj redakti