Zita Gurmai, laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Gurmai Zita Tünde estas hungara entreprenisto, hungara kaj eŭropa parlamentaj deputitoj. Ŝiaj geedziĝaj nomoj estis Gulyásné Gurmai Zita aŭ pli koncize Gulyás Mihályné [gujAŝ mihAjnE].

Zita Gurmai
Zita Gurmai
Zita Gurmai
Persona informo
Naskiĝo 1-an de junio 1965 (1965-06-01) (58-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Corvinus de Budapeŝto
Familio
Infano Balázs Gulyás
Okupo
Okupo politikistoekonomikisto
TTT
Retejo http://www.gurmai.hu/
vdr

Zita Gurmai[1] naskiĝis la  1-an de junio 1965(nun 1965-06-01) en Budapeŝto.

Biografio redakti

Zita Gurmai maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris ekonomikan diplomon en Universitato Károly Marx en 1988, post 3 jaroj ŝi doktoriĝis. Post la diplomo ŝi laboris en pluraj firmaoj, poste inter 1995-2002 ŝi estis entreprenisto en propra firmao, pli poste ŝi estis parlamentano 2 jarojn. Pli frue en 1993 ŝi aliĝis al la socialistoj, poste ŝi multe okupiĝis pri virinaj rajtoj. Inter 2004-2014 ŝi estis membro de la Eŭropa Parlamento, kie ŝi same okupiĝis pri virinaj rajtoj. Ŝi edziniĝis kaj naskis 2 filojn en 1987 kaj 1989, baldaŭ ŝi divorcis. Ŝi ricevis premiojn inter 2009-2020.

Ŝia libro redakti

  • "Hol a boldogság mostanában?" (kunaŭtoro, 2007)

Fontoj redakti

Referencoj redakti