Znjacovo
Znjacovo, ukraine Зняцьово, rutene Зняцёво [znjacovo], ruse Зняцево [znjacevo], slovake Zňacovo, hungare Ignéc estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Mukaĉeve.
Bazaj informoj
redakti- 48° 29′ 00″ N 22° 30′ 53″ O / 48.48333 °N, 22.51472 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 29′ 00″ N 22° 30′ 53″ O / 48.48333 °N, 22.51472 °O (mapo)
- Areo: 3 km²
- Alto super marnivelo: 110 m
- Loĝantaro: 1700
- Poŝtkodo: 89650
- Telefonprefikso: 3131
Situo
redaktiHistorio
redaktiLa unua mencio okazis pri la vilaĝo en la 13-a jarcento laŭ tiama hungara ortografio "Ignech". Ĝis Traktato de Trianon Ignéc apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, al distrikto de Munkács, poste al Ĉeĥoslovakio. Ignéc rehungariĝis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.