Zoltán Basilides
Zoltán Basilides [bazilides], laŭ hungarlingve kutima nomordo Basilides Zoltán estis hungara operkantisto (baso), aktoro, voĉoaktoro. Liaj fratoj estis Ábris Basilides, Sándor Basilides kaj Barna Basilides.
Zoltán Basilides | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Basilides Zoltán |
Naskiĝo | la 26-an de marto 1918 en Vágújhely (Hungara reĝlando) |
Morto | la 29-an de septembro 1988 en Budapeŝto (Hungario) |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 22/1-1-14 |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Frat(in)oj | Sándor Basilides, Barna Basilides kaj Ábris Basilides |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Zoltán Basilides [1] naskiĝis la 26-an de marto 1918 en Vágújhely (nuntempa Nové Mesto nad Váhom en Slovakio), li mortis la 29-an de septembro 1988 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiZoltán Basilides akiris diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto en 1945. Post la diplomo li havis operajn rolojn en Nacia Teatro (Szeged), poste prozajn rolojn en Teatro Csokonai (Debrecen). Liaj sekvaj teatraj stacioj estis:
- Teatro Madách (1951, 1955–1988)
- Operetoteatro (Budapeŝto) (1954).
Ekde 1953 li havis filmajn, ekde 1963 ankaŭ televiziajn rolojn. Li ricevis premion Kossuth en 1957, pli frue kaj poste po unu premiojn.
Lia opera debuta rolo
redakti- Wolfgang Amadeus Mozart: Die Zauberflöte (1945) - Sarastro
Elektitaj teatraj roloj
redakti- William Shakespeare:
- La ventego - Caliban
- Hamleto (1962) - spirito
- Anton Pavloviĉ Ĉeĥov: Cseresznyéskert (1960) - Lopahin
- Milán Füst: Boldogtalanok Ferenc Sirma
- Henrik Ibsen: Peer Gynt - reĝo Dovre
Elektitaj kinaj filmaj roloj
redakti- Föltámadott a tenger (1953) - Kovács
- Gerolsteini kaland (1957) - komplotanto
- Az aranyember (1962) - Fabula
- Egy erkölcsös éjszaka (1977) - Tivadar
- A másik ember (1987)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
redakti- A Tenkes kapitánya 1-13 (serio, 1963) - kapitano Bruckenbacker
- Ficzek úr (1974)
- Margarétás dal (1988)
Dubladaj roloj
redakti- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Peter Bull, George Kennedy kaj aliaj [2]