Zoltán Magyar [madjar], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Magyar Zoltán estas hungara gimnastikisto, olimpiano, dufoja olimpika kaj trifoja monda ĉampiono sur boko, bestkuracisto.

Zoltán Magyar
Zoltán Magyar
Zoltán Magyar
Persona informo
Naskiĝo 13-an de decembro 1953 (1953-12-13) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo arta gimnastikisto • bestokuracisto
vdr

Zoltán Magyar[1] naskiĝis la 13-an de decembro 1953 en Budapeŝto.

Zoltán Magyar
Busto pri Zoltán Magyar

Biografio redakti

Zoltán Magyar akiris trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto en 1979, bestkuracistan diplomon en Veterinara Universitato de Budapeŝto en 1985. Post la dua diplomo li laboris en bestohospitalo, sed en 1992 li malfermis en privatan kuracejon. Li edziĝis en 1988. Li ricevis premiojn inter 1973-2018.

Sporta kariero redakti

Zoltán Magyar inter 1965-1980 estis gimnastikisto en signifa ĉefurba sportklubo. Li estis hungara ĉampiono trifoje unuoble en kompleksa branĉo, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1972-1980. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1976 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1980 kun po unu oraj medaloj, krome en mondĉampionumoj li estis la unua trifoje en 1974, 1978, 1979. Ekde 1986 li havis ankaŭ postenojn en la hungara sporta vivo.

Fontoj redakti

Referencoj redakti