Zoltán Toborffy [toborfi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Toborffy Zoltán estis hungara kemiisto, mineralogo, geologo, profesoro, instruisto.

Zoltán Toborffy
Persona informo
Naskiĝo 31-an de marto 1882 (1882-03-31)
en Budapeŝto
Morto 18-an de majo 1927 (1927-05-18) (45-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kemiisto • mineralogo • geologo
vdr

Zoltán Toborffy [1] naskiĝis la 31-an de marto 1882 en Budapeŝto. Li mortis la 18-an de majo 1927 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Zoltán Toborffy frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Ekde 1902 li estis asistanto de József Sándor Krenner. Post 2 jaroj li doktoriĝis el mineralogio, en 1907 li akiris ankaŭ pedagogian diplomon. En 1912 li estis nomumita privata profesoro, sed li instruis ankaŭ en mezlernejo ĝis sia frua morto. Ekde 1923 li havis postenon ankaŭ en biblioteko. Li ricevis premion kaj memormedalon. Li esploris ĉefe la Malgrandajn Karpatojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Epidot a Valdi Vinból (1905)
  • A kristályok keletkezése és eltűnése (1917)
  • Az ózon ipari használata (1922) [2]
  • Kémia (1926) - gimnazia lernolibro

Fontoj redakti