József Sándor Krenner

József Sándor Krenner [jOĵef ŝAndor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Krenner József Sándor estis hungara mineralogo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1888). Lia konata filo estis József Andor Krenner.

József Sándor Krenner
Persona informo
Naskiĝo 3-an de marto 1839 (1839-03-03)
en Buda
Morto 6-an de januaro 1920 (1920-01-06) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Amália Halász
Infano József Andor Krenner
Okupo
Okupo geologo
vdr

József Sándor Krenner [1] naskiĝis la 3-an de marto 1839 en Buda. Li mortis la 16-an de januaro 1920 en Budapeŝto.

Biografio redakti

József Sándor Krenner lernis en Buda, Vieno kaj Tübingen, fine li doktoriĝis en 1865. En la sekva jaro li ekhavis postenon en Hungara Nacia Muzeo. Li ankaŭ edukis Loránd Eötvös-n. Li faris mondfaman kolektaĵon de Nacia Muzeo, tiun laboron helpis ankaŭ Ferenc Pulszky, József Eötvös kaj Andor Semsey. (Tiu kolektaĵo neniiĝis dum la Hungara revolucio de 1956). Li instruis en 2 universitatoj en Budapeŝto inter 1870-1913.

Li okupiĝis ankaŭ pri la kristaloj.

Li trovis la jenajn mineralojn:

  • andorit (1889) pri Andor Semsey
  • avasit (1881) 5Fe2O3.2SiO2.9H2O
  • dognácskait (1884)
  • fizélyit Pb14Ag5Sb21S48
  • kornelit (1888) Fe2(SO4)37H2O
  • krennerit (1877) {(Au,Ag)Te2} pri József Sándor Krenner
  • lorándit TlAsS2 pri Loránd Eötvös
  • pulszkyit pri Ferenc Pulszky
  • romboklász (1891) HFe(SO4)2.4H2O
  • schafarzikit (1915) FeSb2S6 pri Ferenc Schafarzik
  • semseyit Pb9Sb8S21 (1881) pri Andor Semsey
  • sjögrenit (1910) 5Fe2O3.3P2O5.8H2O
  • szomolnokit (1891) FeSO4.H2
  • széchenyiit (1883) pri Béla Széchenyi
  • warthait (1909) Pb4Bi2S7 pri Vince Wartha

Fontoj redakti