Zoltán Vécsey
hungara verkisto kaj ordenfrato
VÉCSEY Zoltán (ve:ĉei) estis hungara verkisto, fakverkisto, instruisto naskita en Fogaraŝo la 3-an de marto 1892 kaj mortinta en Sümeg la 31-an de marto 1984.
Zoltán Vécsey | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 3-an de marto 1892 en Făgăraș | |
Morto | 31-an de marto 1984 (92-jaraĝa) en Sümeg | |
Tombo | Tombejo Farkasrét vd | |
Lingvoj | hungara vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto • ordenfrato vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Biografio redakti
Inter 1914-1919 Zoltán Vécsey estis premontrea instruisto en Kassa. Li elpaŝis el la ordeno kaj li iĝis ĵurnalisto en 1921 en Kassa kaj en 1925 en Prago. En 1933 li translokiĝis Hungarujon kaj iĝis redaktoro de la Magyar Írás. Ekde 1940 li denove instruis, ekde 1957 li estis eldoneja redaktoro. Ĝiaj sciencpopularigaj laboraĵoj - precipe tiuj de geografiaj - estas gravaj. Li estis renoma ŝak-fakverkisto.
Verkoj redakti
- Bestia, teatraĵo, 1919;
- Új élet, teatraĵo, 1919;
- Szent titok, teatraĵo, 1923;
- János pap, romano, 1925;
- A síró város, romano , 1931;
- A balavásári szüret, romano, 1941;
- A láp csodája, romano, 1943.
Literaturo redakti
- Csanda Sándor:Első nemzedék, Pozsony-Budapest, 1968, 1982.