Zsigmond Gerlóczy

Zsigmond Gerlóczy [gerlOci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gerlóczy Zsigmond estis hungara kuracisto, profesoro, infektologo, kuracisto pri internaj malsanoj. Lia nobela antaŭnomo estis alsóviszokai [alŝOvisokai]. Lia patro estis Károly Gerlóczy, lia duonfilo estis Ferenc Gerlóczy, lia filo estis Gedeon Gerlóczy.

Zsigmond Gerlóczy
Persona informo
Naskiĝo 25-an de junio 1863 (1863-06-25)
en Peŝto
Morto 9-an de septembro 1937 (1937-09-09) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Patro Károly Gerlóczy
Infano Gedeon Gerlóczy
Parencoj József Fodor
Ferenc Gerlóczy
Okupo
Okupo kuracistolektoro
vdr

Zsigmond Gerlóczy [1] naskiĝis la 25-an de junio 1863 en Pest (urbo). Li mortis la 9-an de septembro 1937 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Zsigmond Gerlóczy frekventis piaristan gimnazion, poste li akiris medicinan kaj pedagogian diplomojn en Reĝa Scienca Universitato de Budapeŝto en 1887. Li eklaboris post la diplomo en kliniko ĉe Frigyes Korányi ĝis 1890, poste li estis ĉefkuracisto 4 jarojn en Malsanulejo Rókus. En 1898 li estis nomumita privata profesoro en la menciita universitato. Inter 1901 kaj 1927 li estis hospitalestro en nova hospitalo, poste 3 jarojn hospitalestro de ĉiuj budapeŝtaj hospitaloj. En 1901 li ekinstruis en Reĝa Teknikuniversitato József. En 1912 li estis nomumita titulara eksterordinara profesoro. En 1927 li ricevis membrecon en la supera ĉambro.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Fertőtlenítésről (Pri malinfektado), (1888)
  • Budapest fürdői és ásványvizei (Banejoj kaj mineralakvoj de Budapeŝto), (1891)
  • Diagnosztikus nehézségek fertőzéses májbetegedésekkor (1913)
  • Fertőző betegségek és az iskola (Infektaj malsanoj kaj la lernejo), (1928)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti