Károly Gerlóczy [kAroj gerlOci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gerlóczy Károly estis hungara juristo. Lia nobela antaŭnomo estis alsóviszokai. Lia filo estis Zsigmond Gerlóczy.

Károly Gerlóczy
Persona informo
Naskiĝo 18-an de majo 1835 (1835-05-18)
en Peŝto
Morto 25-an de aŭgusto 1900 (1900-08-25) (65-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo Károly Gerlóczy
Familio
Frat(in)o Gyula Gerlóczy
Infano Zsigmond Gerlóczy
Okupo
Okupo juristo
vdr
Memortabulo pri Károly Gerlóczy

Károly Gerlóczy [1] naskiĝis la 18-an de majo 1835 en Pest (urbo). Li mortis la 25-an de aŭgusto 1900 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Károly Gerlóczy frekventis piaristan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris jurajn (juĝistan en 1854, advokatan en 1861) diplomojn en Reĝa Universitato de Pest. Li eklaboris en la ŝtata administrado en 1855. En 1861 li estis subnotario en urbo Pest, post 5 jaroj li jam estis samloke ĉefnotario. Li strebis multe por unuiĝo de Pest, Buda kaj Óbuda. Estis li la unua vicurbestro (ankaŭ ĉefnotario) de Budapeŝto inter 1873 kaj 1897. En 1878 li ricevis francan oran medalon kaj Honoran legion, en 1885 signifan aŭstrian-hungaran premion, en 1889 persian premion. En 1891 li estis nomumita reĝa konsilisto. Li ĝismorte strebis pri kulturaj kaj aliaj funkciadoj de la unuigita ĉefurbo Budapeŝto.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Budapest 1881-83. működéséről (Pri funkciado de Budapeŝto inter 1881-1883), (1882-85)
  • A fővárosi képzőművészeti bizottság jelentése tíz éves működéséről 1880-90 (1891)
  • Királyi Pál emlékezete (Rememoro pri Pál Királyi), (1893)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti