Pál Királyi [kirAji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Királyi Pál estis hungara politikisto, ĵurnalisto, parlamentano. Lia origina persona nomo estis József.

Pál Királyi
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aŭgusto 1818 (1818-08-10)
en Szepetnek
Morto 25-an de majo 1892 (1892-05-25) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ĵurnalistopolitikisto
vdr
Pál Királyi

Pál Királyi [1] naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1818 en Szepetnek. Li mortis la 25-an de majo 1892 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Pál Királyi frekventis piaristan gimnazion en Nagykanizsa, poste li aliĝis al la piaristoj en 1836 en Kecskemét, samtempe li prenis la personan nomon Pál. Li instruis en gimnazio, en 1840 li forlasis la piaristan ordenon ĝuste antaŭ la oficiala monaĥiĝo. Li lernis juron en Reĝa Universitato de Pest, poste li partoprenis en la parlamenta laboro en 1843. En la sekvaj jaroj li estis ĵurnalisto en Pest (urbo). Dum la Hungara revolucio de 1848 li estis soldato, fine jam majoro. Inter 1850 kaj 1856 li estis trudsoldato en armeo de Habsburga Imperio, poste li redaktis literaturan revuon, tamen li publikigis ankaŭ akrajn politikaĵojn. En 1861 li estis elektita ĉefnotario de urbo Pest, poste parlamentano en la escepta kunvena serio. En la elektadoj de 1865 kaj 1884 li perdis la mandaton, sed ĝis sia morto (krom la esceptoj) li estis parlamentano. Li estis fondinta membro de Societo Kisfaludy.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Pályamű a Robot és dézsma nemzetgazdasági kérdésre (1843-44) - premiita studo
  • Szigetvár 1656 (1859)
  • A magyar primás aranymiséje (1860) - pro tiu artikolo li ne plu estis redaktoro

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti