Zsigmond REMENYIK [ĵigmond remenjik], hungare Remenyik Zsigmond estis hungara verkisto kaj politikisto.

Zsigmond Remenyik
Persona informo
Naskiĝo 19-an de julio 1900 (1900-07-19)
en Dormánd
Morto 30-an de decembro 1962 (1962-12-30) (62-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Memorigilo Zsigmond Remenyik
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Zsigmond Remenyik naskiĝis la 19-an de julio 1900 en Dormánd. Li mortis la 30-an de decembro 1962 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Zsigmond Remenyik komencis frekventi universitaton en Nagyvárad (nuntempa Oradea en Rumanio), sed abrupte li forfojaĝis al Sud-Ameriko, kie li pasigis 6 jarojn. En Ĉilio li aperigis hispane 2 volumojn. Hejmenveninta li verkadis en Nyugat kaj en simile gravaj revuoj kaj redaktadis en diversaj periodaĵoj. Inter 1939-1941 li vivis en Usono. Hejmenveninta li verkadis kritike kaj satire pri la malriĉiĝantaj nobeloj.

Verkoj (selekto) redakti

  • Hetedik hónap (La sepa monato), 1927
  • Mese habbal (Fabelo kun ŝaŭmo), 1934
  • Atyai ház (Patra domo), 1943
  • Északi szél (Norda vento), 1947
  • Por és hamu (Polvo kaj cindro), 1955
  • Vándorlások könyve (Libro de migrado), 1956
  • Az idegen (La fremduloj), 1963
  • Pokoli disznótor (Infera festeno el porkaĵoj), dramo, 1978
  • A képzelgő lámpagyújtogató (La deliranta lanternisto), tradukaĵoj el la hispana, 1979

Memorigiloj redakti

  • muzeo "Remenyik Zsigmond" en Dormánd

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio