Zsolt Tulassay [ĵolt tulaŝai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tulassay Zsolt estas hungara kuracisto, kuracisto pri internaj malsanoj, gastroenterologo, profesoro, membro (korespondanta en 2004, ordinara en 2010) de Hungara Scienca Akademio. Lia frato estas Tivadar Tulassay same kuracisto kaj akademiano.

Zsolt Tulassay [1] naskiĝis la 1-an de majo 1944 en Hungario en Galánta (nuntempa Galanta en Slovakio).

Biografio redakti

Zsolt Tulassay jam frue interesiĝis pri muziko, tamen li akiris medicinan diplomon en Universitato Semmelweis en 1969, poste sciencan gradon Ph.D en la sekva jaro. Post la diplomo li laboris en kliniko apud Imre Magyar (kuracisto), dum li akiris pliajn medicinajn fakdiplomojn en 1974 kaj 1992. En 1981 li kandidatiĝis, en 1990 li doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio. En 1984 li laboris en kliniko de Munkeno helpe de stipendio. En 1993 li estis nomumita katedrestro en la menciita universitato, samtampe ankaŭ klinikestro. Li ricevis premiojn aŭ memormedalojn inter 1969-2010. Li ne forlasis la muzikon, li ŝatas pianludi, eĉ li kontribuis programojn en Hungara Radio.

Elektitaj libroj redakti

  • Gasztroenterológiai Útmutató (2002)
  • Emésztőrendszeri betegségek bőrtünetei (2008)
  • A belgyógyászat alapjai 1–2. (la 5-a eldono en 2015)

Fontoj redakti