Imre Magyar (kuracisto)

hungara kuracisto

Imre Magyar [madjar], laŭ hungarlingve kutima nomordo Magyar Imre estis hungara kuracisto, kuracisto pri internaj malsanoj, profesoro, verkisto.

Imre Magyar
Persona informo
Naskiĝo 14-an de oktobro 1910 (1910-10-14)
en Lučenec
Morto 25-an de majo 1984 (1984-05-25) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd vd
Memorigilo Imre Magyar (kuracisto)
Infanoj 4
Profesio
Okupo verkisto • internisto • kuracisto • universitata instruisto vd
Laborkampo medicinointerna medicino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Imre Magyar [1] naskiĝis la 14-an de oktobro 1910 en Hungara reĝlando en Losonc (nuntempa Lučenec en Slovakio). Li mortis la 25-an de majo 1984 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Imre Magyar frekventis gimnazion en Budapeŝto, poste li akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1934. Post siaj studoj li laboris en kliniko 2 jarojn, poste en instituto. Inter 1940 kaj 1944 li laboris en privataj hospitaloj, poste li estis trudlaboristo. Depost la 2-a mondmilito li denove laboris en la kliniko. En 1948 li estis nomumita privata profesoro, en 1952 docento. Inter 1960–1965 li estis klinika katedrestro, inter 1962–1965 institutestro, inter 1965–1980 klinikestro. Li kandidatiĝis en 1952, li doktoriĝis en 1962. Li ricevis memormedalon unufoje.

Elektitaj verkoj redakti

  • A belgyógyászat alapvonalai (1948) kun Gyula Petrányi, poste eldonita 20-foje
  • Erlankungen der Leber und der Gallenwege (1961)
  • Kozmikus sértődés (1968) - studoj
  • Rövid belgyógyászat (1975)
  • Az évszázad gyermeke (1980) - romano
  • A kérdés (1984) - rememoroj
  • A máj, az epeutak és a hasnyálmirigy betegségei (1985)

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Budapeŝto (2012)
  • premio fondita en 1986 [2]
  • hospitalo de Komló prenis la nomon Magyar Imre en 1991

Fontoj redakti