Gyula Petrányi
Gyula Petrányi [djula petrAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Petrányi Gyula, estis hungara kuracisto, internisto, imunologo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1982).
Gyula Petrányi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de junio 1912 en Budapeŝto |
Morto | 5-an de marto 2000 (87-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - medicino (–1936) |
Okupo | |
Okupo | kuracisto internisto imunologo |
Gyula Petrányi [1] naskiĝis la 24-an de junio 1912 en Budapeŝto. Li mortis la 5-an de marto 2000 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiGyula Petrányi ricevis diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1936, poste li eklaboris en la universitata hospitalo. En 1948 li plulernis en Brito helpe de stipendio. En 1950 li estis nomita katedrestro en universitato de Debrecen, kie li estis ankaŭ vicrektoro inter 1971–1974. Li doktoriĝis en 1965. En 1974 li revenis al Budapeŝto. En 1983 li pensiuliĝis, tamen li pluinstruis. Li okupiĝis interalie pri la internaj malsanoj. Li ricevis diversajn premiojn.