Zsuzsa Domonkos
Zsuzsa Domonkos, laŭ hungarlingve kutima nomordo Domonkos Zsuzsa estas hungara operetkantisto.
Zsuzsa Domonkos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de aŭgusto 1946 (78-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Fazekas Mihály Gimnázium Béla Bartók Conservatory, Budapest (en) Universitato de Dramo kaj Filmo (–1974) |
Familio | |
Edz(in)o | István Petress (en) László Seregi (en) |
Okupo | |
Okupo | aktoro operkantisto |
Zsuzsa Domonkos[1][2] naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1946 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiZsuzsa Domonkos maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, sed samtempe ŝi frekventis muzikan mezlernejon. Ŝi membriĝis en Operetoteatro (Budapeŝto) en 1972, post 2 jaroj ŝi akiris diplomon pri opereto en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo. Ŝia ĉefinstruisto estis László Vámos. Baldaŭ ŝi havis rolojn ankaŭ en Budapeŝta Ŝtata Operejo. Ŝi ofte turneis eksterlande kaj ŝi instruis en pluraj lokoj. Ŝi edziniĝis trifoje, ŝi naskis filinon en la tria geedziĝo.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
redakti- Giacomo Puccini: La Bohème - Musette
- Wolfgang Amadeus Mozart: Don Giovanni - Zerlina
- Imre Kálmán:
- Csárdáskirálynő - Sylvia
- Marica grófnő - titolrolo
- Ferenc Lehár:
- A víg özvegy - Valencienne
- Luxemburg grófja - Angéle
- Cigányszerelem - Ilona Kőrösházy
- A mosoly országa - Liza
- Pongrác Kacsóh: János vitéz - franca reĝidino
Ŝiaj televiziaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Lincoln Ábrahám álmai (1976)
- pluraj teatraj transprenoj pri operetoj (1974-1980)
Ŝiaj reĝisoraĵoj (elekto)
redakti- Imre Kálmán: Marica grófnő (Vieno)
- Solti-Domonkos: Operetthajó (Budapeŝto)