Ábelová, hungare Ábelfalva estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio. En ambaŭ loknomoj oni rekonas biblian viron Habelo.

Ábelová
hungare: Ábelfalva
municipo
Kastelo en Ábelová
Oficiala nomo: Ábelová
Ŝtato Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Banská Bystrica
Distrikto Distrikto Lučenec
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Novohrad
Situo Ábelová
 - alteco 445 m s. m.
 - koordinatoj 48° 23′ 50″ N 18° 48′ 56″ O / 48.39722 °N, 18.81556 °O / 48.39722; 18.81556 (mapo)
Areo 52,17 km² (5 217 ha)
Loĝantaro 233 (31.12.2010)
Denseco 4,47 loĝ./km²
Unua skribmencio 1275
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 985 13
Telefona antaŭkodo +421 47
Aŭtokodoj LC
NUTS 511226
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Vikimedia Komunejo: Ábelová
Retpaĝo: www.abelova.sk
Portalo pri Slovakio

Situo redakti

Ábelová situas laŭ flankovojoj. Lučenec troviĝas je 20, Detva je 18 km.

Historio redakti

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1275. En 1700, 1722, 1742 kaj en 1824 incendioj okazis. En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la lokon duaklasa. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Abelova, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Ábelfalva 966 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nógrád (reĝa departemento), al distrikto de Gács, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Ábelová 274 homoj, (272 slovakoj).

Famuloj redakti

En la vilaĝo naskiĝis hungara zoologo Salamon János Petényi.