Detva
Detva (hungare Gyetva, germane Dettwa) estas distrikta ĉefurbo de distrikto Detva en Slovakio en regiono Banská Bystrica.
Detva | ||
hungare Gyetva, germane Dettwa | ||
urbo | ||
Detva
| ||
|
||
Oficiala nomo: Detva | ||
Ŝtato | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Banská Bystrica | |
Distrikto | Distrikto Detva | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Parto de | Podpoľanie | |
Montaro | Poľana | |
Riveroj | Slatina, Detviansky potok | |
Situo | Detva | |
- alteco | 669 m s. m. | |
- koordinatoj | 48° 33′ 05″ N 19° 25′ 06″ O / 48.55139 °N, 19.41833 °O (mapo) | |
Areo | 68,088 km² (6 808,8 ha) | |
Loĝantaro | 14 740 (2010) | |
Denseco | 216,48 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1638 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 962 12 | |
Telefona antaŭkodo | +421 45 | |
Aŭtokodoj | DT | |
NUTS | 518263 | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
| ||
Vikimedia Komunejo: Detva | ||
Retpaĝo: www | ||
Portalo pri Slovakio |
Situo
redaktiDetva situas en valo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Lučenec-Zvolen. Tra la urbo trafluas rivereto Detva, en suda parto fluas rivero Slatina.
Historio
redaktiLa komunumo naskiĝis en 1638, diversaj homoj fondis setlejon en bieno de Ladislao Csáky (ĉAki). Ili okupiĝis pri agrikulturo, paŝtado kaj fortsrumado. Ekde 1638 la komunumo iĝis memstara vilaĝo. En 1811 la vilaĝo ekhavis la rangon kampurbo kun foirorajto. En 1910 loĝis en la urbeto 7339 da homoj, (7075 slovakoj, 177 hungaroj). La urbo ĝis 1919 apartenis al reĝa departemento Zvolen, al distrikto de Zvolenská Slatina. Poste ĝi apartenis al Ĉeĥoslovakio. En 1965 Detva ricevis la rangon urbo. En 2001 loĝis en la urbo 15 122 da homoj, (14 534 slovakoj).
Stratoj
redakti
|
|
Nomo
redaktiDeveno de la nomo ne estas certa kaj oni tradicias pliajn versiojn. Karol Anton Medvecký derivis devenon de la nomo de tri fontoj:
- de vortludo (k)de jeden – (k)de dva (kie unu, kie du) priskribanta nombron de domoj (la plej probabla versio)
- de slovaka vorto detva, en signifo “junularo”, priskribanta idojn de pli malnova setlejo
- de etimologia variaĵo dedova - dedva - detva (“ava”)
Vidindaĵoj
redakti- Folklora festivalo sub Poľana
- katolika preĝejo omaĝe al Sankta Francisko el Asizo de 1804
- popolartaj domoj
- iama vulkano apud la urbo
Famuloj
redaktiEn la iama Gyetva naskiĝis hungara astronomo Károly Lassovszky.
Galerio
redakti-
Preĝejo de Sankta Francisko el Asizo
-
Preĝejo de Sankta Francisko el Asizo
-
Bonvenigtabulo ĉe busa stacio
-
Statuo de Johano Nepomuka
-
Akordeonisto dum folklora festo
-
Popolmuzika grupo dum folklora festo
-
Memortabulo pri Karol Anton Medvecký