Ádám Török (ekonomikisto)
Ádám TÖRÖK, laŭ hungarlingve kutima nomordo Török Ádám estas hungara ekonomikisto, profesoro, membro (korespondanta en 2001, ordinara en 2007) de Hungara Scienca Akademio. Lia patrino estis Ilona T. Erdélyi.
Ádám Török | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de oktobro 1952 (72-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | angla • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Corvinus de Budapeŝto (–1976) |
Familio | |
Patro | Tamás Török (en) |
Patrino | Ilona T. Erdélyi |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto |
Ádám Török [1] naskiĝis la 23-an de oktobro 1952 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiÁdám Török frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1972-1976. Post la diplomo li eklaboris en akademia ekonomia instituto, sed li ankaŭ plulernis en Nancy. Baldaŭe li komencis instrui en universitatoj de Pécs kaj Veszprém (urbo) (fine en Budapeŝto), li profesoriĝis en 1996. Li estis gastoprofesoro en Denver, Lille, Leuven, Sorbonne kaj Nancy. Li doktoriĝis en 1993 (DSc). Li ricevis 3 premiojn inter 1984-2006.
Verkaro (elekto)
redakti- Komparatív előnyök – nemzetközi példák, hazai tapasztalatok (1986)
- Trends and Motives of Organizational Change in Hungarian Industry (1993)
- Stratégiai ágazat stratégia nélkül? (2006)
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2014-02-03 per la retarkivo Wayback Machine