Ági Máhr
Ági Máhr [mAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Máhr Ági aŭ ofte Máhr Ágnes estas hungara aktoro.
Ági Máhr [1] naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1952 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiÁgi Máhr frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste ŝi lernis en studio de Nacia Teatro (Budapeŝto) inter 1970-1972. Ŝi aliĝis al trupo de Teatro de Kecskemét en 1972. Inter 1974 kaj 1979 ŝi apartenis al Teatro Jókai (Békéscsaba), poste al Nacia Teatro (Miskolc). Ŝi akiris dramopedagogian diplomon en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto) en 2001. Ŝi ricevis 3 premiojn inter 2003-2011.
Elektitaj teatraj roloj
redakti- William Shakespeare:
- Makbeto - Seyton
- Romeo kaj Julieta - S-ino Capulet
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - spirito de la Tero; patrino de Éva
- Henrik Ibsen: Peer Gynt - patrino de la fianĉo
- Schiller: Maria Stuart - Hanna Kennedy
- Molière:
- La Avarulo - Frosine
- La malsanulo pro imago - Toinette
Elektitaj filmaj roloj
redakti- Hatásvadászok (1983)
- Ni neniam mortos! (1993)
- Tűzvonalban (televizia serio, 2009)
- Az állampolgár (2017)
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio[rompita ligilo]
- datenoj