Ágnes Deli [Agneŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Deli Ágnes estas hungara skulptisto, altlerneja instruisto.

Ágnes Deli
Persona informo
Naskonomo Deli Ágnes
Naskiĝo 14-an de decembro 1963 (1963-12-14) (60-jaraĝa)
en Mohács
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo skulptisto
vdr

Ágnes Deli [1] naskiĝis la 14-an de decembro 1963 en Mohács.

Biografio redakti

Ágnes Deli akiris diplomon en Scienca Universitato Janus Pannonius en 1987, poste ŝi lernis en akademio Gerrit Rietveld de Amsterdamo (1988-1991) de Helly Österreicher, fine en Hungara Belarta Altlernejo (1991-1995) de György Jovánovics. Ekde 1994 ŝi havis eksterlandajn kaj hungarajn stipendiojn. Inter 2001-2003 ŝi estis asistanto en Hungara Belarta Universitato, poste ŝi akiris sciencan gradon DLA samloke. En la lernojaro 2007 ŝi instruis en Altlernejo de Nyíregyháza, poste en Universitato de Kaposvár, kie ŝi akiris la instruan rangon docento en 2010. Post 3 jaroj ŝi habilitiĝis en Universitato de Pécs. Ŝi ricevis premiojn inter 1993-2015. Ŝia edzo estas skulptisto.

Elektitaj solaj ekspozicioj redakti

  • Vác (1991)
  • Budapeŝto (1992, 1996, 2005, 2011, 2017)
  • Vieno (1994)
  • Mohács (2006)
  • Pécs (2010)
  • Kassel (2012)

Elektitaj kolektivaj ekspozicioj redakti

  • Amsterdamo (1990)
  • Budapeŝto (1992, 1998)
  • Hamburgo (1995)

Elektitaj artaĵoj redakti

  • "1.Terv/1" (tuĉa grafikaĵo)
  • Felhőtlenül (2006)

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-10-07. Alirita 2018-10-07.