Ármin Balassa [balaŝa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Balassa Ármin estis hungara advokato, ĵurnalisto, redaktoro, membro de Societo Dugonics (1892). Lia origina nomo estis Aron Weisz [vejs] ĝis 1881, liaj pseŭdonimoj estis W. A., B., Blasius, Bramin.

Ármin Balassa
Ármin Balassa
Ármin Balassa
Persona informo
Naskonomo Aron Weisz
Naskiĝo 4-an de aŭgusto 1861 (1861-08-04)
en Hódmezővásárhely
Morto 12-an de januaro 1924 (1924-01-12) (62-jaraĝa)
en Szeged
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo ĵurnalistoverkistoadvokato
vdr

Ármin Balassa[1] naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1861 en Hódmezővásárhely, li mortis la 12-an de januaro 1924 en Szeged.

Biografio redakti

Ármin Balassa devenis el juda familio. Li maturiĝis en kalvinana gimnazio en sia naskiĝurbo en 1880, poste li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1888. Dum la studentaj jaroj li kontribuis en gazetoj, eĉ li komponadis artkantojn. Li advokatiĝis en 1889, poste li malfermis propran oficejon en Szeged. Li kontribuis ofte, eĉ li fondis ĵurnalon en 1902 (li estis ties ĉefredaktoro), sed li verkis ankaŭ jurajn artikolojn. Depost la revolucioj en 1920 li retiriĝis.

Li edziĝis en 1891, lia edzino naskis 3 filojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • „Szegény Laci” (teatraĵo, 1887)
  • „A cégér” (teatraĵo, 1893)
  • „Paraszt­szívek” (tragedio, 1899)
  • „A szegedi színészet államosítása érdekében” (artikolo, 1896)
  • „Klopitól Boká­nyiig” (artikolo, 1909)
  • „Őszi vetés” (12 prelegoj, 1920)

Fontoj redakti

Referencoj redakti