Árpád Gabányi
Árpád Gabányi [gabAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gabányi Árpád estis hungara aktoro, verkisto, framasono [1]. Lia nobela antaŭnomo estis olysói [ojŝOi], lia filo estis László Gabányi.
Árpád Gabányi | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 18-an de aŭgusto 1855 en Prešov | |
Morto | 23-an de oktobro 1915 (60-jaraĝa) en Budapeŝto | |
Familio | ||
Infanoj | László Gabányi vd | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro • verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Árpád Gabányi [2] naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1855 en Eperjes (nuntempa Prešov en Slovakio), li mortis la 23-an de oktobro 1915 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Árpád Gabányi frekventis gimnaziojn en Budapeŝto kaj Szatmárnémeti, poste li akiris diplomon en Teatra Edukejo en 1875. Li debutis kiel aktoro en Kassa, poste li estis membro de aliaj provincaj teatroj, foje li estis ankaŭ reĝisoro. Inter 1884 kaj 1912 li apartenis al Nacia Teatro (Budapeŝto), kie en 1909 li iĝis "eterna membro de la teatro". Li estis tia aktoro, kiu okupiĝis eĉ horojn pri la teatra kostumo.
Elektitaj teatraj roloj redakti
- Molière:
- La Avarulo - Harpagon
- La malsanulo pro imago - Argan
- József Katona: Bánk bán - Tiborc
- William Shakespeare:
- Somermeznokta sonĝo - Zuboly, Vackor
- Epifanio: aŭ kiel vi volas - Keszeg, Malvolio