Éva Székely [sEkej], laŭ hungarlingve kutima nomordo Székely Éva estis hungara naĝisto, olimpiano, olimpika ĉampiono, trejnisto. Ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Gyarmati Dezsőné, ŝia edzo estis Dezső Gyarmati inter 1950-1964, ilia filino estis Andrea Gyarmati.

Éva Székely
Éva Székely
Éva Székely
Persona informo
Naskiĝo 3-an de aprilo 1927 (1927-04-03)
en Budapeŝto
Morto 29-an de februaro 2020 (2020-02-29) (92-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Thomas Mann Gymnasium
Familio
Edz(in)o Dezső Gyarmati
Infano Andrea Gyarmati
Parencoj Máté Hesz
Okupo
Okupo naĝisto • sporta trejnistoapotekisto
vdr

Éva Székely[1][2] naskiĝis la 3-an de aprilo 1927 en Budapeŝto, ŝi mortis la 29-an de februaro 2020 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Éva Székely devenis el juda familio. Ekde 1941 ŝi estis parte trudlaboristo dum ŝi ne rajtis naĝi, fine ŝi rifuĝis kaj kaŝiĝis. Ŝi akiris farmaciistan diplomon, en 1965 trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto. Jam dum sia aktiva naĝa periodo ŝi laboris ankaŭ en apoteko. Inter 1969-1976 ŝi apartenis al esplorinstituto de la menciita altlernejo. Ŝi naskis en 1954. Ŝi ricevis premiojn inter 1949-2011. Ŝi verkis librojn.

Sporta kariero redakti

Éva Székely inter 1938-1956 ŝi estis naĝisto en ĉefurbaj sportkluboj. Ŝi estis hungara ĉampiono 44-foje (el tio 32-foje individue) inter 1940-1956, dum ŝi estis membro de la nacia teamo dekfoje. Ŝi estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1948, Hungario en la Somera Olimpiko 1952 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1956 kun ora kaj arĝenta medaloj, poste ŝi ne povis partopreni en Somera Olimpiko 1960, ĉar la ŝtato timis, ke ŝi disidos. En tiuj jaros ŝi havis 36 landajn kaj 6 mondajn rekordojn. Ŝi finis sian aktivan sportan karieron en 1960 pro la olimpika malpermeso, poste ŝi estis trejnisto.

Memorigiloj redakti

  • naĝejo portas la nomon "Székely Éva" en Budapeŝto ekde 2022

Ŝiaj libroj redakti

  • Az én módszerem. Úszók edzése és versenyzése (1963)
  • Ússzál velem! (kunaŭtoro, 1971)
  • Sírni csak a győztesnek szabad (1981; 1985 ĉeĥe, 2002 ruse, 2006 angle)
  • Jöttem, láttam... Vesztettem? (1986)
  • Megúsztam (1989)

Fontoj redakti

Referencoj redakti