Ödön Bárdi, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bárdi Ödön estis hungara aktoro, reĝisoro, altlerneja instruisto. Lia familia nomo estis Stern ĝis 1915, lia edzino estis Bella Medveczky.

Ödön Bárdi
Ödön Bárdi (dekstre la dua)
Ödön Bárdi (dekstre la dua)
Persona informo
Naskonomo Stern Ödön
Naskiĝo la  5-an de januaro 1877(nun 1877-01-05)
en Hungario Pilisborosjenő (Hungario)
Morto la 24-an de junio 1958
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Bella Medveczky
Okupo
Okupo aktoroteatra reĝisoroscenaristo
vdr

Ödön Bárdi [1] naskiĝis la 5-an de januaro 1877 en Pilisborosjenő, li mortis la 24-an de junio 1958 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ödön Bárdi devenis el juda familio. Li frekventis komercan akademion, poste privatan aktorlernejon de Szidi Rákosi. Post siaj studoj en 1897 li aliĝis al trupo de Gaja Teatro. Ekde 1912 li ankaŭ instruis en la Teatra Lernejo. Ekde 1916 li estis ankaŭ reĝisoro, plej ofte li reĝisoradis porinfanajn teatraĵojn. En la 1920-aj jaroj li ofte reĝisoradis ankaŭ en Teatro Városi. Inter 1941-1945 pro la kontraŭjudaj leĝoj li ne estis videbla sur scenejo. En la teatra jaro 1951 kaj inter 1954–1958 li estis membro de Teatro Thália (Budapeŝto).

Inter 1923-1929 li estis edzo.

Elektitaj teatraj roloj redakti

Elektitaj kinaj filmaj roloj redakti

  • Az isten fia és az ördög fia (1917)
  • Egy dollár (1923)
  • Hotel Kikelet (1937) – edzo en la hotelo
  • Beszterce ostroma (1948)
  • Rokonok (1954)
  • Hannibál tanár úr (1957)

Elektitaj reĝisoraĵoj redakti

  • Ferenc Herczeg: Ocskay brigadéros (1917)
  • Sándor Bródy: A tanítónő (1919)
  • Ferenc Molnár: Az ördög (1921)
  • pluraj fabelaj teatraĵoj

Liaj libroj redakti

  • Parasztszerelem (1895)
  • Pique Dame (scenarlibro, 1921)
  • A maszk (1923)
  • A színjátszás iskolája (1928)
  • A régi Vígszínház (rememoroj, 1957)
  • Thália mosolya (teatraj anekdotoj, 1957; 1960)

Fontoj redakti