Ödön Lubinszky

hungara aktoro

Ödön Lubinszky [lubinski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lubinszky Ödön estis hungara aktoro. Lia nobela antaŭnomo estis királydaróczi [kirAjdarOci], lia unua edzino estis Hermin Boér, lia nepo estis Tibor Lubinszky.

Ödön Lubinszky
Ödön Lubinszky
Ödön Lubinszky
Persona informo
Naskiĝo 6-an de septembro 1860 (1860-09-06)
en Hódmezővásárhely
Morto 18-an de januaro 1939 (1939-01-18) (78-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Edz(in)o Hermin Boér
Parencoj Tibor Lubinszky
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Ödön Lubinszky[1] naskiĝis la 6-an de septembro 1860 en Hódmezővásárhely, li mortis la 18-an de januaro 1939 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ödön Lubinszky maturiĝis en kalvinana gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li estis amatora aktoro. En la studjaro 1879 li studis juron en Reĝa Universitato de Budapeŝto, poste li aliĝis al teatra kompanio de Alajos Bogyó. Inter 1882-1884 li estis membro de Nacia Teatro (Kolozsvár), poste en la jam ne ekzistanta teatro en Budapeŝto. Liaj sekvaj teatraj stacioj estis ekde la 1890-aj jaroj Népszínház, Nacia Teatro (Budapeŝto), Gaja Teatro (1909-1917), fine teatra kompanio de Kornél Sziklay. Li edziĝis trifoje (1883, 1904, 1911), 2 filoj naskiĝis en 1884 kaj 1887.

Fontoj redakti

Referencoj redakti