Ödön Szamovolszky

Ödön Szamovolszky [samovolski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szamovolszky Ödön estis hungara skulptisto.

Ödön Szamovolszky
Persona informo
Naskiĝo la  26-an de decembro 1878(nun 1878-12-26)
en Hungario Nagyberezna (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 28-an de decembro 1914
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo skulptisto
vdr
Jam detruita statuo pri soldato en Kassa fare de Ödön Szamovolszky
Ornamaĵoj en Baziliko Stefano la 1-a (Budapeŝto) fare de Ödön Szamovolszky

Ödön Szamovolszky [1] naskiĝis la 26-an de decembro 1878 en Nagyberezna (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Velikij Bereznij en Ukrainio), li mortis la 28-an de decembro 1914 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ödön Szamovolszky studis en Tutlanda Reĝa Industriarta Lernejo en Budapeŝto, lia ĉefinstruisto estis Lajos György Mátrai. Li laboris iom en atelieroj de György Zala kaj József Róna, poste li studvojaĝis al Romo, Munkeno, Parizo. Li debutis en ekspozicio en 1902. Li havis postenon en la grekokatolika eklezio ekde 1907. En la komenciĝanta 1-a mondmilito li soldatiĝis, poste akute malsaniĝis kaj mortis. En 1911 li ricevis bavaran, en 1913 hungaran orajn medalojn.

Elektitaj ekspozicioj redakti

Elektitaj skulptaĵoj redakti

  • János Horvay (1903-1904)
  • Soldato (1906, Kassa, en 1919 detruita, vidu la bildon!)
  • Gábor Dayka (1909, Ungvár, en 1945 forigita, en 1994 remetita)
  • 12 apostoloj (ornamaĵoj) en Baziliko Stefano la 1-a (Budapeŝto) (1903), vidu la bildon!

Fontoj redakti

Referencoj redakti