Lajos György Mátrai
Lajos György Mátrai [lajoŝ djordj mAtrai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mátrai Lajos György estis hungara skulptisto, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Muderlak, lia filo estis Lajos Mátrai.
Lajos György Mátrai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 6-an de marto 1850 en Pest (urbo) (Hungario) |
Morto | la 15-an de oktobro 1906 en Budapeŝto [Hungario) |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 29/3-3-47 |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | Lajos Mátrai |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Verkoj | Femme se regardant dans un miroir |
Lajos György Mátrai [1] naskiĝis la 6-an de marto 1850 en Pest (urbo), li mortis la 15-an de oktobro 1906 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiLajos György Mátrai estis helpanto en arkitektaj ornamaĵoj de Hungara Scienca Akademio. Li lernis skulptadon private ĝis 1867, poste li lernis lignoskulptadon en Vieno. En 1868 li lernis en akademio en Parizo, sed pro la milito li devis reveni al Vieno, kie li faris stukojn. En 1878 li revenis en Parizon, intertempe li edziĝis. Li havis gravan laboron en Munkeno: li faris ornamaĵojn de kastelo de Ludoviko la 2-a (Bavario). Ekde 1880 ĝismorte li instruis en la ĵus fondita Reĝa Industriarta Lernejo. Krom la instruado li kreis monumentojn, statuojn, skulptaĵojn.
Elektitaj statuoj, monumentoj
redakti- pri István Széchenyi (1897) Sopron
- pri Karolo Kisfaludy (1892) Győr (vidu la suban foton!)
- pri Gáspár Károlyi (1890) Gönc
- pri Matiaso la 1-a (Hungario)
- tombomonumento de Miklós Izsó (skulptisto) (1890, vidu la suban foton!)
Elektitaj disĉiploj
redaktiFontoj
redakti- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-02-24 per la retarkivo Wayback Machine
-
Statuo pri Karolo Kisfaludy fare de Lajos György Mátrai
-
Tombomunumento de Miklós Izsó (skulptisto) fare de Lajos György Mátrai