Ödön Tersztyánszky

Ödön Tersztyánszky [terstjAnski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tersztyánszky Ödön estis hungara skermisto (sabristo, rapiristo), olimpiano, olimpika ĉampiono, oficiro (kolonelo). Lia oficiala familia nomo estis Terstyánszky [terŝtjAnski] ĝis 1921, lia nobela antaŭnomo estis nádasi [nAdaŝi].

Ödön Tersztyánszky
Ödön Tersztyánszky
Ödön Tersztyánszky
Persona informo
Naskiĝo 6-an de marto 1890 (1890-03-06)
en Csákvár
Morto 21-an de junio 1929 (1929-06-21) (39-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortokialo trafikakcidento
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Ödön Tersztyánszky
Okupo
Okupo skermanto • militistosoldatooficiro
vdr

Ödön Terstyánszky[1][2] naskiĝis la 6-an de marto 1890 (laŭ alia informo la 3-an de marto 1889) en Csákvár, li mortis la 21-an de junio 1929 en Budapeŝto.

Memorŝtono pri Ödön Tersztyánszky
Memortabulo pri Ödön Tersztyánszky

Biografio redakti

Ödön Tersztyánszky lernis en armea lernejo de Pécs kaj en 1908 li iĝis suboficiro. Li studis skermadon en Militara Akademio en Wiener Neustadt. En la sekvaj jaroj li estis oficiro, eĉ li batalis dum la 1-a mondmilito. Li vundiĝis kaj estis militkaptito en 1916, sed post 2 jaroj li rifuĝis. Li estis hungara ĉampiono dekfoje teame aŭ individue inter 1925-1928. Li estis olimpiano en Somera Olimpiko 1924 kaj Somera Olimpiko 1928 kun 2 oraj, po unu arĝenta kaj bronza medaloj, krome en mondĉampionumo li estis la dua en 1927. En 1929 li suferis motorciklan akcidenton ĉe Solymár, poste li mortis en hospitalo. Lia edzino naskis filon. Li ricevis premiojn inter 1948-1998.

Liaj kontribuoj redakti

  • Az 1914. évi osztrák-magyar-orosz nyári és őszi hadjárat. Hadtörténeti tanulmány (studo, 1926)
  • Hadtörténelmi szemelvények a világháborúból (1926)

Memorigiloj redakti

  • memorŝtono en Solymár (2008) [1]
  • memortabulo en Szarvas (1978)

Fontoj redakti

Referencoj redakti