Újvárfalva estas malgranda unuigita vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en Distrikto Kaposvár. La loknomo signifas: vilaĝo de nova fortikaĵo.

Aerfoto pri nobeldomo de Noszlopy en Újvárfalva
Nobeldomo de Noszlopy

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Újvárfalva situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, fine de sakovojo. Kaposvár troviĝas 23, Marcali 25, Kadarkút 28 km-ojn.

Historio redakti

En la 15-a jarcento fortikaĵo konstruiĝis en tiu loko. La unua mencio devenis pri la vilaĝo el 1909, pli frue estis tie vilaĝetoj Korotna, Nadalos [nadaloŝ] kaj Vrácsik [vrAĉik]. Vilaĝservoj estas migra poŝto, 2 vendejoj, kuracejo, kuratoro (ĉiofaranto por la vilaĝanoj).

Vidindaĵoj redakti

  • romkatolika preĝejo omaĝe al Dipatrino de Hungaroj
  • romkatolika preĝejo omaĝe al Dipatrino (Reĝino de Rozario) en vilaĝparto Nadalos
  • nobeldomo de Noszlopy [noslopi] en vilaĝparto Vrácsik el la 18-a jarcento, interne memormuzeo pri Gáspár Noszlopy, kiu tie naskiĝis kaj apartenis al herooj de liberecbatalo en 1848; pri li filmo pretiĝis

Fontoj redakti

  • hungara Vikipedio
  • http/maps.google.com
  • www.iranymagyarorszag.hu
  • www.gyaloglo.hu
  • www.ujvarfalva.hu