Malfermi la ĉefan menuon

Avalokiteŝvaro

(Alidirektita el Ĉenrezig)
Ligna statuo, poste Dinastio Liao, Ŝanŝio

Avalokiteŝvaro[1][2][3] aŭ simple Avalokito (sanskrite अवलोकितेश्वर Avalokiteśvara « Sinjoro kiu observas malsupren al la mondo » aŭ « Sinjoro Avalokita », kmere Lokeśvara, vjetname Quán (Thế) Âm, tibete Tchenrézi, ĉine 觀(世)音 Guān (shì) yīn, japane Kannon/Kanzeon, koree Gwanseeum) estas la plej populara Budho en la Granda veturilo. Li estas rigardita kiel Jidam (Iṣṭha-devatā) en la tantraj medioj.

Li uzas plurajn formojn kaj povas reprezenti ĉiujn aliajn bodisatvojn. Li enkorpigas la senliman kompaton, la ĉina kaj japana reprezentas lin kiel "diino"; en Tibeto, la Dalai-lamao estas konsiderata kiel formo aŭ reenkarniĝo de Tĉenrezi.

Oni nomas lin aŭ Padmapāṇi aŭ Maṇipadmā kaj oni recitas lian mantron Om̐ Maṇipadme hūm (ॐ मणिपद्मेहूम्).

ReferencojRedakti

  1. Kiuiĉi NOHARA, "La samanta-mukha-parivarto, aŭ, Evangelio de avalokiteŝvaro : XXIV ĉapitro de la fame konata budhisma sankta skribaĵo saddharma-pundarika-sutro", Japana Budhana Ligo Esperantista, 1933
  2. LA OK VERSOJ KAJ AVALOKITEŜVARO
  3. Inaŭguriĝis Statuo de Avalokiteŝvaro kun Mil Brakoj